Novaĵoj (Junio 07)

(GMT+08:00) 2019-06-07 17:36:59     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Henggang kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas vendredo, la 7a de junio. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Xi Jinping refoje renkontiĝis kun sia rusa paralelulo Vladimir Putin en Sankt-Peterburgo; La Internacia Mona Fonduso diris, ke Komerca konflikto alportos riskon al usona ekonomio en esenco. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

La ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde refoje renkontiĝis kun la rusa prezidento Vladimir Putin en Sankt-Peterburgo.

Putin invitis prezidanton Xi kune fari agrablan vojaĝon en ŝipo sur la rivero Neva. Putin bonvenigis, ke Xi refoje vizitu lian naskiĝlokon, kaj prezentis al Xi kondiĉojn kaj morojn de Sankt-Peterburgo kaj konstruaĵojn laŭvoje. Xi diris, ke li estas ĝoja viziti la urbon, la hejmurbon de Putin.

Sekve la ŝtatestroj venis al la Vintra Palaco kaj tie ili interŝanĝis opiniojn pri internacia situacio kaj pri gravaj problemoj internaciaj kaj regionaj.

Putin diris, ke internacia situacio estas pli kaj pli komplika. Rusio kaj Ĉinio devas fortigi kaj profundigi politikan interfidon, intensigi kunlaboron kaj kunsiliĝon en internaciaj aferoj, kaj protekti la elementajn principojn de la internaciaj juro kaj rilateco.

Poste la prezidanto Xi Jinping akceptis la honordoktorecon de la Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato. En sia dankparolado Xi diris, ke li estas honora pro la akcepto. La Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato estas mondfama. En la lastaj jaroj ĝi disvolvis intimajn interŝanĝojn kaj kunlaboron, kio multe akcelis disvastigon de la ĉina kulturo en Rusio kaj forte progresigis la esploron pri Rusio en Ĉinio.

Xi montris, ke la junularo estas espero de homara progreso kaj ankaŭ la estonteco de la amikeco inter Ĉinio kaj Rusio. Ĉi-jare venos la 70a datreveno de starigo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio, kiu rimarkis, ke la dulandaj rilatoj eniras en la novan epokon. Junuloj havu la kuraĝon preni sur sin la mision metitan de la epoko, penetrigu idealon en la grandan aferon gloran prosperigi la du landojn kaj konservi la dulandan amikecon en ĉiuj generacioj, kaj faru pligrandan kontribuon al la ĉina-rusa ampleksa strategia partnereco de kunordigo en la nova epoko.

Gao Feng, proparolanto de la ĉina Ministerio pri Komerco, ĵaŭde diris en la regula gazetara konferenco, ke nuntempe la ĉina registaro estas plenumanta necesan proceduron rilate la reĝimon "listo de nefidindaj establoj", kaj la detalaj rimedoj publikiĝos en proksima tempo. Kiel norma projekto de sistemo, ĝi celas al neniu aparta sektoro, nek al aparta entrepreno, organizo aŭ persono.

Gao Feng diris, ke Ĉinio starigis la reĝimon "listo de nefidindaj establoj" referencante la universalan farmanieron de la internacia komunumo, por protekti la merkatan ordon de justa konkurado; kaj sekve tiuj entreprenoj, kiuj observas la ĉinajn leĝojn kaj regularojn, respektas la merkatan regulon, kaj obeas kontraktan spiriton, tute ne estu en skrupulo.

La Internacia Mona Fonduso ĵaŭde avertis Usonon, ke la akriĝo de komerca konflikto kaj malbonigo de la financa medio alportos riskon al usona ekonomio en esenco.

La organizo diris, ke la usonaj politikoj, inkluzive de altigo de importaj dogantarifoj kaj aliaj, estas malutilaj al la tuttergloba komerca sistemo. La limigiteco al vara kaj serva komerco nepre vekis serion da kontraŭagaj rimedoj. La prezidanto de IMF Christine Lagarde diris en la gazetara konferenco, ke ne ekzistas gajninto en la komerca milito, Usono, Ĉinio, Meksiko kaj aliaj komercaj partneroj devas atingi ĉiuflankan interkonsenton laŭ la internacia komerca sistemo kiel plej eble rapide, por solvi la streĉitan situacion.

Finnlanda prezidento Sauli Niinisto oficiale nomumis Antti Rinne, prezidanton de la Socia Demokratia Partio, kiel la ĉefministron de nova unuiĝinta registaro. Rinne kaj aliaj 18 membroj de la registaro ĵuris enoficiĝon.

Rinne iam estis la finnlanda ministro pri financo de 2014 ĝis 2015, kaj fariĝis prezidanto de la Socia Demokratia Partio ekde 2014.

Li diris, ke la nova registaro klopodos por redukti malegalecon, malgrandigi la enspezan distancon, pliigi investon en tekniko kaj scienco, plifortigi la konkurivon kaj altigi dungitecon. La nova registaro promesis ankaŭ, ke ĝi daŭre faros batalon kontraŭ klimata ŝanĝiĝo. Rinne aldonis, ke la dua duonjaro estas bona ŝanco por Finnlando ĉar ĝi laŭvice fariĝos prezidanto-lando de la Eŭropa Unio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin