Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato donis al Xi Jinping honordoktorecon

(GMT+08:00) 2019-06-07 11:33:53     Redaktoro:Xiong

La 6an de junio la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping ĉeestis la ceremonion akcepti la honordoktorecon donitan al li de Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato. La rusa prezidento Putin partoprenis en la ceremonio.

En sia dankparolado Xi Jinping diris, ke li estas honorita per akcepto de honordoktoreco donita de Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato. La Universitato estas mondfama altlernejo, kaj en la lastaj jaroj ĝi disvolvis intimajn interŝanĝojn kaj kunlaboron, kio multe akcelis la disvastigon de la ĉina kulturo en Rusio kaj forte progresigis la esploradon pri Rusio en Ĉinio.

Xi Jinping emfazis, ke la junularo estas la espero de homara progresado kaj ankaŭ la estonteco de la amikeco inter Ĉinio kaj Rusio. Ĉi-jare estas la 70-jariĝo de stariĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio, la dulandaj rilatoj eniras en la novan epokon. La dulandaj junuloj havu la kuraĝon preni sur sin la mision metitan de la epoko, penetrigu sian idealon en la grandan aferon gloran prosperigi la du landojn kaj konservi la dulandan amikecon en ĉiuj generacioj, kaj faru sian pli grandan kontribuon al la ĉina-rusa ampleksa strategia kunordiga partnereco en la nova epoko.

Xi Jinping per aviadilo forveturis de Moskvo kaj posttagmeze de la 6a de junio laŭ la loka tempo atingis la urbon Sankt-Peterburgo. Tie li ĉeestos la 23an Internacian Ekonomian Forumon en Sankt-Peterburgo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin