"La plej belaj birdetoj de Ĉinio" sin prezentas en la montaro Dabieshan

(GMT+08:00) 2019-06-10 12:34:18     Redaktoro:Xiong

En la lastaj jaroj ĉiufoje, kiam printempo ŝanĝiĝas en someron, la bluakolaj meropoj, konataj kiel "la plej belaj birdetoj de Ĉinio", flugatingas la marĉejon Pihe oriente de la gubernio Huoshan de la provinco Anhui kaj interne de la montaro Dabeishan. Ili nestas tie por reproduktiĝi kaj varti siajn idojn. Dank' al ili la marĉejo allogas al si amasajn amantojn de birdoj kaj amatorojn emajn fotografi birdojn, kaj rekompence tio aldonas al la marĉejo belan pejzaĝan horizonton.

La bluakolaj meropoj en la marĉejo Pihe.

Ĝi ripozas sur branĉo.

(La fotoj je la 2a de junio faritaj de Xu Cheng, fotografisto-raportisto de la novaĵagentejo Xinhua.)

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin