Xi akcentis antaŭenigi daŭrigeblan disvolvadon por kune krei pli prosperan kaj belan mondon

(GMT+08:00) 2019-06-08 10:09:08     Redaktoro:Selena

Ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede alvokis pli da klopodoj por antaŭenigi daŭrigeblan disvolvadon kaj konstrui komunumon por komuna estonteco por la homaro.

Xi diris en sia parolado en la plena sesio de la 23a Sankt-Peterburga Internacia Ekonomia Forumo, ke la internacia strukturo alfrontas senprecedencajn defiojn kiam emerĝantaj merkatekonomioj kaj evoluantaj landoj leviĝas en senprecedenca rapideco, kio estas alportata de la nova teknologia kaj industria revolucio.

Xi akcentis, ke la daŭrigebla disvolvado estas plej bona eniri-punkto por kunlaboroj de diversaj landoj por komunaj interesoj, kaj realigo de reciprokprofito kaj kungajno estas ĝusta elekto por reagi al ĉiaj ŝanĝiĝoj de la mondo.

Xi alvokis pli da klopodoj por krei malferman mondan ekonomion, popol-orientitan kaj inkluzivan socion kaj belan hejmlokon, en kiu la homaro kaj la naturo harmonie kunekzistas. Li akcentis antaŭenigi daŭrigeblan disvolvadon kiel la ŝlosilon por solvi tutmondajn demandojn.

Xi ĵaŭde atingis Sankt-Peterburgon. Tio estas la unua fojo por li ĉeestis la internacian ekonomian forumon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin