Ĉefadministranto de Hongkonga Speciala Administracia Regiono intervidiĝis kun estro de Muzeo de la Imperiestra Palaco

(GMT+08:00) 2019-06-09 14:23:56     Redaktoro:Li

Sabate Lam Cheng Yuet-ngor, ĉefadministranto de Hongkonga Speciala Administracia Regiono intervidiĝis kun Wang Xudong, estro de Muzeo de la Imperiestra Palaco.

Lam Cheng Yuet-ngor unue esprimis bonvenon al Wang, kiu estas invitita al Honkongo por fari studon de la nova situacio de honkonga kulturo kaj arto. Ŝi esperas, ke Honkongo povos multigi kunlaborojn kun Muzeo de la Imperiestra Palaco por riĉigi konojn de honkongaj lokanoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin