Inaŭguriĝis ekspozicio pri verkaĵoj de diplomitoj de Tsinghua Universitato

(GMT+08:00) 2019-06-10 09:16:33     Redaktoro:Xiong

En la 6a de junio, 2019, en Arta Muzeo de Tsinghua Universitato inaŭguriĝis ekspozicio pri verkaĵoj de diplomitoj de Tsinghua Universitato. Ma Sai, sekretario de Partia komitato de Tsinghua Universitato, Zou Xin, vic-sekretario de Partia komitato de Tsinghua Universitato, Yang Dongjiang, vic-estro de arta kaj desegna kolegio de Tsinghua Universitato, Fang Xiaofeng, vic-estro de arta kaj desegna kolegio de Tsinghua Universitato, Zhao Chao, vic-estro de arta kaj desegna kolegio de Tsinghua Universitato, Li He, vic-sekretario de Partia komitato de Tsinghua Universitato, Zang Yingchun, vic-estro de Milana Arta kaj Desegna Kolegio, kaj aliaj honoraj gastoj, sume pli ol 300 homoj, ĉeestis la inaŭguron. Yang Dongjiang, vic-estro de arta kaj desegna kolegio de Tsinghua Universitato, prezidis la inaŭguron.

Ĉifoje la ekspozicio sume prezentis pli ol 600 verkaĵojn de 263 diplomitoj de Tsinghua Universitato. La diplomitoj uzis novigajn rimedojn kaj esploris formojn de esprimo de la arto. Tiuj verkaĵoj enkorpiĝas talento kaj socia respondeco de la diplomitoj. Laŭ informo, la ekspozicio daŭros al la 27a de junio. (Fotoj el Feng Shiguang)

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin