"Ŝtata sekureco de Usono" estas korbo en kiun oni povas enmeti ĉion

(GMT+08:00) 2019-06-11 20:16:48     Redaktoro:Xiong

De ŝtalaj kaj aluminiaj produktaĵoj importitaj, aŭtomobiloj kaj iliaj pecoj anstataŭaj kaj akcesoraj, ĝis alilandaj entreprenoj kaj rektaj investoj; de eksterlandaj studentoj kaj fakuloj, ĝis informoj de vizopetantoj en la socia retejo: ŝajne ĉio nun estas etiketita de Vaŝingtono per "minaco al la ŝtata sekureco de Usono". "Ŝtata sekureco", kiu estas serioza temo kaj al kiu ĉiuj landoj donas grandan gravecon, por Usono estas korbo, en kiun oni povas enmeti ion ajn.

Laŭ la ĝenerala kompreno de la internacia komunumo, "ŝtata sekureco" kutime aludas tian staton, ke la regpovo, suvereneco, unuiĝinteco, teritoria integreco, popola feliĉo, daŭripova disvolvo de la socio kaj ekonomio, kaj aliaj gravaj interesoj de la ŝtato restas sen danĝero kaj ekster minaco – ĉu ĝi venus de interne aŭ de ekestere. Evidente, tiu ĉi nocio estas klara kaj difinebla, sed nun ĝi estas misuzata de Usono, la unua potenco de la mondo, kaj iĝis ilo, per kiu Usono praktikas la komercan protektismon kaj hegemonismon.

Ekde la jaro 2017, verŝajne, Usono sentas sin pli kaj pli nesekura. Ĝi rigardas ĉion, kiaj ŝtalaj kaj aluminiaj produktoj, importitaj aŭtomobiloj kaj iliaj pecoj anstataŭaj kaj akcesoraj, alilandaj investoj, eksterlandanoj, eksterlandaj entreprenoj, eksterlandaj teknologioj ktp., kiel minacon al "ŝtata sekureco". Kaj tio multege konfuzas aliancanojn kaj komercajn partnerojn de Usono: kiu povus minaci la sekurecon de Usono, kiu havas la plej grandajn fortojn en la mondo rilate militon, teknologion kaj ekonomion?

La respondo estas okulfrapa: ne la "ŝtata sekureco" de Usono estas vere minacata, sed la kaŭzo kuŝas en tio, ke iuj usonanoj estas obsedataj de la hegemonia penso "Usono en privilegio", kaj pro tio ili kaprice atakas komercajn partnerojn kaj protektas la absolutajn interesojn de Usono.

Usono misuzas la nocion "ŝtata sekureco", ne nur damaĝante komercajn partnerojn, sed ankaŭ detruante la internacian komercan ordon, kaj cetere, ĝi faras ankaŭ malutilon al si mem.

Usono foje kaj refoje elmetas la flagon de "ŝtata sekureco". Sed kiam unu fojon ĝi maniiĝus pri tio, ĝi sentobtuziĝus kaj senigus sin je intuicio pri vera minaco, kio ja estas la plej granda minaco, kiu pendas super la "ŝtata sekureco" de Usono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin