Germana ĉefministro: Multflankeco alfrontas krizon

(GMT+08:00) 2019-06-12 11:18:18     Redaktoro:Yu

Germana ĉefministro Angela Merkel diris marde en Ĝenevo, ke nun multflankeco alfrontas krizon, kaj oni devas serĉi kompromison por bonigi la situacion.

Merkel faris la rimarkojn en la Internacia Konferenco pri Laboro. Ŝi diris, ke nun multflankeco alfrontas krizojn, kaj multaj diris, ke ili povas fari ĉion pli bone sin apogante sur sia propra forto. Sed serĉi kompromison estas principo de internacia kunlaboro kaj ebligas kunordigi malsamajn opiniojn, atingi unuigitan pozicion kaj bonigi la situacion.

Merkel diris, ke en la pasintaj cent jaroj, la Internacia Labor-Organizo multfoje montris sian kapablon en kunordigo de malsamaj opinioj kaj starigis la valorsistemon ampleksan kaj aplikeblan al la tuta mondo por konservi la medion de digna kaj egala laboro.

La 108a Internacia Konferenco pri Laboro okazas de la 10a ĝis la 21a de junio en Ĝenevo, kun la ĉeesto de pli ol 5 000 reprezentantoj el 187 membroj de la organizo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin