Usonaj oficialuloj: Komerca streĉo inter Ĉinio kaj Usono donas duoblan baton al eksportado kaj investado

(GMT+08:00) 2019-06-12 13:52:43     Redaktoro:Yu

La pintkunveno pri investado "elekto de Usono" 2019 okazis de la 10a ĝis la 12a de junio en la usona ŝtato Vaŝingtonio. Registaraj oficialuloj de la usonaj ŝtatoj Luiziano kaj Idaho diris dum intervjuo kun raportistoj, ke la ekonomia kaj komerca streĉeco inter Usono kaj Ĉinio batas ilian eksportadon al Ĉinio kaj ankaŭ limigas la investon el Ĉinio.

La pintkunveno pri investado, okazigita sub la aŭspicioj de la usona Ministerio de Komerco, celas altiri fremdlandajn investojn. Ĉi-jare la kunveno okazis en la hotelo Hilton en la urba centro de Vaŝingtono. Ĉiuj ŝtatoj kaj gravaj urboj de Usono kaj koncernaj institucioj starigis budojn por diskonigi siajn komercajn mediojn kaj politikojn pri fremdlandaj investoj. Reprezentantoj de iuj usonaj ŝtatoj esprimis sian maltrankvilon pri perspektivoj de la eksportado al Ĉinio kaj la altiro de ĉinaj investoj.

Freŝaj oficialaj donitaĵoj el la departemento pri ekonomia disvolvado en la oficejo de ŝtatestro de Luiziano montris, ke Ĉinio estas la plej granda merkato de la eksportado de tiu ĉi ŝtato, kaj la favora saldo de la ŝtato en la komerco kun Ĉinio superis 6 miliardojn da usonaj dolaroj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin