Novaĵoj (Junio 12)

(GMT+08:00) 2019-06-12 16:51:26     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 12a de junio, merkrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke prezidanto Xi ekiris al Kirgizio por centr-azia vojaĝo; Ĉina ĉefministro renkontiĝis kun estro de Monda Banko. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Merkrede posttagmeze, ĉina prezidanto Xi Jinping iris el Pekino al Kirgizio por sia centr-azia vojaĝo. De la 12a ĝis la 14a de junio Xi faros ŝtatan viziton al Kirgizio laŭ la inivito de kirgiza prezidento Sooronbay Zheenbekov, kaj ĉeestos la 19an kunvenon de la Konsilio de Ŝtatestroj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo, kiu okazos en la ĉefurbo Biŝkeko. Kaj de la 14a ĝis la 16a de junio, Xi ĉeestos la kvinan pintkunvenon de la Konferenco pri Interagado kaj Konfid-Starigaj Rimedoj en Azio en la taĝika ĉefurbo Duŝanbo, kaj faros ŝtatan viziton al la lando laŭ la invito de taĝika prezidento Emomali Rakhmonov.

Marde en Pekino, ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun prezidanto de la Monda Banko, David Malpass, kaj ambaŭ atendis profundigon de kunlaboro.

Li diris, ke la kunlaboro inter Ĉinio kaj la Monda Banko okazis preskaŭ paralele kun la procezo de pordmalfermo kaj reformo de Ĉinio, kaj la du flankoj realigis novigeman, malferman, travideblan kaj produkteman kunlaboron en la kampoj de pruntado kaj tekniko dum la pasintaj 40 jaroj. La perspektivoj de kunlaboro inter la du flankoj estas vastaj, kio helpos antaŭenigi mildigon de malriĉeco en la mondo, mallarĝigi la norda-sudan breĉon kaj realigi daŭripovan disvolvadon. Li diris, ke la nuna internacia situacio estas kompleksa kaj ŝanĝiĝanta, ankaŭ Ĉinio alfrontas iujn riskojn kaj defiojn. Kiel la plej granda evoluanta lando en la mondo, Ĉinio volas plenumi siajn internaciajn respondecojn kaj devojn dum farado de sia propra laboro.

Malpass diris, ke Ĉinio akiris elstarajn atingojn en ekonomia kresko kaj disvolvado, kaj liberigis grandan nombron da homoj el malriĉeco kaj kontinue antaŭenigis novigeman disvolvadon kaj mediprotekton.

La ĉina Popola Ĵurnalo merkrede publikigis subskribitan artikolon sub la titolo "Monopolo super instalaĵoj, tutmonda gvatado kaj interreta publika spaco fariĝis privata teritorio de Usono".

La artikolo diris, ke lastatempe en la tuta mondo, Usono akuzis Ĉinion pri sekurecaj riskoj de ĉinaj telekomunikaj aparatoj je la preteksto, ke en aparatoj de la ĉinaj firmaoj Huawei, Hikvision kaj DJI estas instalitaj malantaŭaj pordoj. Sed Usono neniam montris esencajn atestojn. Usono estas tiel maltrankvila pro tio, ke ĝi mezuras aliajn per sia mezurilo. Estas Usono mem, kiu delonge monitoras la tutmondan komunikadon per sia teknologia avantaĝo.

Laŭ okcidentaj amaskomunikiloj, Usono monitoras 90% de la tutmonda komunikado. Tio estis pruvita per dokumentoj malkovritaj de Edward Snowden. La raportoj diris, ke jam en la komenco de la 21a jarcento, la usonaj aŭtoritatoj pri spionado ekspluatis teknologion por monitorado super produktoj de ĉiuj telekomunikaj kompanioj. De multaj jaroj, la usona registaro persvadis okcidentajn instituciojn, ke la aĉetado de ĉinaj telekomunikaj aparatoj havas sekurecajn riskojn el instalitaj malantaŭaj pordoj. Sed la usona Agentejo pri Nacia Sekureco instalis malantaŭajn pordojn al la aparatoj de internaciaj klientoj.

La pintkunveno pri investado "elekto de Usono" 2019 okazis de la 10a ĝis la 12a de junio en la usona ŝtato Vaŝingtonio. Registaraj oficialuloj de la usonaj ŝtatoj Luiziano kaj Idaho diris dum intervjuo kun raportistoj, ke la ekonomia kaj komerca streĉeco inter Usono kaj Ĉinio batas ilian eksportadon al Ĉinio kaj ankaŭ limigas la investon el Ĉinio.

La pintkunveno pri investado, okazigita sub la aŭspicioj de la usona Ministerio de Komerco, celas altiri fremdlandajn investojn. Ĉi-jare la kunveno okazis en la hotelo Hilton en la urba centro de Vaŝingtono. Ĉiuj ŝtatoj kaj gravaj urboj de Usono kaj koncernaj institucioj starigis budojn por diskonigi siajn komercajn mediojn kaj politikojn pri fremdlandaj investoj. Reprezentantoj de iuj usonaj ŝtatoj esprimis sian maltrankvilon pri perspektivoj de la eksportado al Ĉinio kaj la altiro de ĉinaj investoj.

Rusa ĉefministro Demitry Medvedev diris marde en la Internacia Konferenco pri Laboro en Ĝenevo, ke la efektivigo de protektismaj rimedoj fare de iuj landoj havas negativan influon sur la labormerkaton kaj ekonomion de la mondo.

Medvedev diris, ke homoj vivas en la mondo kun ekonomia tutmondiĝo, kaj necesas starigo de komunaj reguloj pri administrado de laborrilatoj. Sed kontraŭleĝaj sankcioj, protektismo, komerca milito, kaj obstaklo sur vojo de fluado de datenoj havas negativan influon sur la labormerkaton kaj ekonomion de la tuta mondo.

Medvedev diris, ke en la kampoj de ekonomio kaj komerco, la konduto de iuj landoj fariĝas pli agresemaj, kaj ili estas ĉe la rando de diktatoreco. En tia situacio, la monda ordo starigita en la pasintaj jardekoj alfrontas minacon, kaj la strukturo de internaciaj rilatoj fariĝis tre vundebla. Li emfazis, ke Rusio persistas en la principo de malfermo kaj respektas naciajn interesojn kaj reciprokan kunlaboron.

Germana ĉefministro Angela Merkel diris marde en Ĝenevo, ke nun multflankeco alfrontas krizon, kaj oni devas serĉi kompromison por bonigi la situacion.

Merkel faris la rimarkojn en la Internacia Konferenco pri Laboro. Ŝi diris, ke nun multflankeco alfrontas krizojn, kaj multaj diris, ke ili povas fari ĉion pli bone sin apogante sur sia propra forto. Sed serĉi kompromison estas principo de internacia kunlaboro kaj ebligas kunordigi malsamajn opiniojn, atingi unuigitan pozicion kaj bonigi la situacion.

Merkel diris, ke en la pasintaj cent jaroj, la Internacia Labor-Organizo multfoje montris sian kapablon en kunordigo de malsamaj opinioj kaj starigis la valorsistemon ampleksan kaj aplikeblan al la tuta mondo por konservi la medion de digna kaj egala laboro.

Ĉina delegito marde alvokis ĉiujn partiojn reveni al la vojo de kompleta efektivigo de la Komuna Ampleksa Agadplano, interkonsento pri la irana nuklea demando.

Wang Qun, konstanta reprezentanto de Ĉinio al la UN kaj aliaj internaciaj organizoj en Vieno, faris la alvokon en kunveno de la direkcio de la Internacia Atom-Energia Agentejo. Wang diris, ke la irana nuklea interkonsento estas multflanka interkonsento aprobita de la Sekureca Konsilio de la UN, kaj devas esti stabile kaj komplete efektivigata. Sed bedaŭrinde, pro la ekstrema premado kaj unuflankaj sankcioj de Usono kontraŭ Irano, la interkonsento alfrontas severajn defiojn kaj Mez-Oriento estas kontinue en streĉeco. La Internacia Atom-Energia Agentejo konfirmis en siaj lastaj 15 raportoj, ke Irano plenumis siajn devojn difinitajn en la interkonsento. Li diris, ke la ĉina flanko aprezas la klopodojn de la Internacia Atom-Energia Agentejo kaj Irano.

Wang diris, ke en la nuna situacio, la ĉina flanko atendas, ke Irano plu komplete plenumos siajn devojn en la nuklea kampo, kaj la Internacia Atom-Energia Agentejo daŭrigos sian kontroladon en objektiva, justa kaj profesia maniero. Li aldonis, ke la ĉina flanko komprenas la zorgojn de Irano kaj atendas, ke ankaŭ ĉiuj aliaj partioj de la interkonsento serioze plenumos siajn devojn, kaj la internacia komunumo kune klopodos por subteni reciprokprofitan ekonomian kaj komercan kunlaboron kun Irano, konservi ekonomiajn dividendojn de Irano kaj krei kondiĉojn por ke Irano plu plenumu siajn devojn en la nuklea kampo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin