Xi renkontiĝis kun kirgiza prezidento Sooronbay Zheenbekov

(GMT+08:00) 2019-06-13 09:35:21     Redaktoro:祃璟琳

Merkrede vespere en la prezidentejo en Biŝkeko, ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun kirgiza prezidento Sooronbay Zheenbekov.

En amika etoso, la du ŝtatestroj parolis pri tradicia amikeco inter Ĉinio kaj Kirgizio, planis belan estontecon de la duflankaj rilatoj kaj profunde interŝanĝis opiniojn pri demandoj de komuna zorgo.

Xi diris, ke estas lia refoja vizito al Kirgizio post ses jaroj. En la pasintaj 27 jaroj post establo de diplomatiaj rilatoj, sub kuna klopodado de ambaŭ flankoj, la rilatoj akiris grandan disvolviĝon. Li laŭdis Zheenbekov pro firma protekto de la ĉina-kirgiza amikeco. Ĉinio alte taksas la atingojn de Kirgizio en reformo kaj disvolviĝo kaj deziras, ke Kirgizio refoje akiros fruktojn en protekto de ŝtata stabileco kaj akcelo de ekonomia disvolviĝo. Ĉinio volas dividi siajn spertojn en ŝtatregado por realigi kunan disvolviĝon kaj prosperon. La du flankoj devas kompaktigi kunlaboron kadre de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo, Konferenco pri Interagado kaj Konfid-Starigaj Rimedoj en Azio kaj aliaj multflankaj sistemoj, persisti en multflankeco, kune oponi kontraŭ protektismo, unuflankeco kaj fari pozitivan kontribuon al konstruado de la komunumo kun komuna estonteco por la homaro.

Sooronbay Zheenbekov diris, ke Kirgizio varme gratulas Ĉinion pro la 70a datreveno de fondiĝo de la respubliko kaj firme subtenas la ĉinan registaron en protekto de sekureco kaj stabileco en Xinjiang kaj bato kontraŭ ekstremismo kaj dankas Ĉinion pro forta subteno kaj helpo ĉirilate. Kirgizio donis altan gravecon al la influpovo de Ĉinio en internaciaj aferoj kaj volas profundigi kun Ĉinio reciproprofitan kunlaboron kadre de la konstruado de la Zono kaj Vojo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin