Novaĵoj (Junio 13)

(GMT+08:00) 2019-06-13 17:22:18     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 13a de junio, ĵaŭde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Xi renkontiĝis kun kirgiza prezidento Sooronbay Zheenbekov; Ĉinio registris plej altan rekordon de enfluo de fremdlanda rekta investo en 2018. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Merkrede vespere en la prezidentejo en Biŝkeko, ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun kirgiza prezidento Sooronbay Zheenbekov.

En amika etoso, la du ŝtatestroj parolis pri tradicia amikeco inter Ĉinio kaj Kirgizio, planis belan estontecon de la duflankaj rilatoj kaj profunde interŝanĝis opiniojn pri demandoj de komuna zorgo.

Xi diris, ke estas lia refoja vizito al Kirgizio post ses jaroj. En la pasintaj 27 jaroj post establo de diplomatiaj rilatoj, sub kuna klopodado de ambaŭ flankoj, la rilatoj akiris grandan disvolviĝon. Li laŭdis Zheenbekov pro firma protekto de la ĉina-kirgiza amikeco. Ĉinio alte taksas la atingojn de Kirgizio en reformo kaj disvolviĝo kaj deziras, ke Kirgizio refoje akiros fruktojn en protekto de ŝtata stabileco kaj akcelo de ekonomia disvolviĝo. Ĉinio volas dividi siajn spertojn en ŝtatregado por realigi kunan disvolviĝon kaj prosperon. La du flankoj devas kompaktigi kunlaboron kadre de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo, Konferenco pri Interagado kaj Konfid-Starigaj Rimedoj en Azio kaj aliaj multflankaj sistemoj, persisti en multflankeco, kune oponi kontraŭ protektismo, unuflankeco kaj fari pozitivan kontribuon al konstruado de la komunumo kun komuna estonteco por la homaro.

Zheenbekov diris, ke Kirgizio varme gratulas Ĉinion pro la 70a datreveno de fondiĝo de la respubliko kaj firme subtenas la ĉinan registaron en protekto de sekureco kaj stabileco en Xinjiang kaj bato kontraŭ ekstremismo kaj dankas Ĉinion pro forta subteno kaj helpo ĉirilate. Kirgizio donis altan gravecon al la influpovo de Ĉinio en internaciaj aferoj kaj volas profundigi kun Ĉinio reciproprofitan kunlaboron kadre de la konstruado de la Zono kaj Vojo.

Merkrede, antaŭ la ŝtata vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al Taĝikio kaj ĉeesto al la Konferenco pri Interagado kaj Konfid-Starigaj Rimedoj en Azio, kiu okazos en la ĉefurbo Duŝanbo, ĉefaj mediatoj de la lando publikigis lian subskribitan artikolon. Diversaj rondoj de la lando ĝenerale opiniis, ke la artikolo, kiu alte taksas la ĉina-taĝikajn rilatojn kaj prezentas gravajn proponojn pri kunlaboro inter la du landoj kaj komuna traktado de defioj, estas inspira, kaj ke ili atendas, ke lia vizito antaŭenpuŝos la ĉina-taĝikajn rilatojn kaj duflankan kunlaboron en diversaj kampoj al nova nivelo.

Ramelli Nuritdinov, profesoro pri internaciaj rilatoj el la Taĝika Nacia Universitato, opiniis, ke rilatoj inter Ĉinio kaj Taĝikio estas en la plej bona periodo en sia historio. Kadre de la iniciato Zono kaj Vojo, la du landoj komencis serion da simbolaj grandaj projektoj, kio ne nur liveris novajn oportunojn por la infrastruktura konstruado kaj industria disvolvado de Taĝikio, sed ankaŭ aldonis movforton por profundigo de la duflankaj rilatoj. Li kredis, ke kun profundigo de la rilatoj, la du landoj alfrontos oportunojn de nova kunlaboro.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris merkrede, ke amaskomunikiloj ne devas citi la rimarkojn de rusa prezidento Vladimir Putin pri ĉina-usona komerca disputo ekster kunteksto, kaj ke ĉiuj provoj semi malakordon inter Ĉinio kaj Rusio estas kondamnitaj al malsukceso.

Geng diris tion en regula gazetara konferenco, kiam li estis petita komenti la rimarkojn raportitajn de la amaskomunikiloj.

Amaskomunikiloj raportis, ke Putin estis demandita lastsemajne dum la Sankt-Peterburga Internacia Ekonomia Forumo pri sia vidpunkto pri la ĉina-usona komerca disputo. Li respondis per ĉina proverbo, kiu diras "kiam tigroj batalas, la saĝa simio sidas flanke kaj atendas vidi, kiu gajnos." Geng diris, ke li legis la raportojn, tamen li volas proponi, ke tiuj amaskomunikiloj zorge legu la plenan tekston de la rimarkoj de Putin aŭ zorge rigardu la tutan videaĵon anstataŭ citi liajn vortojn ekster la kunteksto.

Geng diris, ke Putin citis la ĉinan proverbon, sed li aldonis, ke aferoj ŝanĝiĝas, kaj ankaŭ la situacio prezentita en la ĉina proverbo ŝanĝiĝis. Putin diris, ke la praktikoj de Usono subfosos la mondan ekonomion. Rusio subtenas justajn kaj demokratiajn principojn en komercaj reguloj.

Proparolanto Geng diris merkrede en Pekino, ke Ĉinio alvokis rilatajn landojn plu klopodi por realigi sennukleigon kaj daŭran pacon en la Korea Duoninsulo per intertraktado.

Merkredo markis la unuan datrevenon de la unua renkontiĝo de la plej altaj gvidantoj de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) kaj Usono en Singapuro, sed ŝajnis, ke la dialogo inter la du landoj neniom progresis antaŭ nelonge.

Geng diris, ke Ĉinio esperas, ke ĉiuj koncernaj partioj subtenos kontaktojn, renkontiĝos unu la alian duonvoje, kaj traktos la leĝajn zorgojn de ĉiuj partioj, por fine realigi sennukleigon kaj daŭran pacon en la Korea Duoninsulo.

Raporto de la UN diris merkrede, ke malgraŭ tio, ke pasintjare en la tuta mondo, fremdlanda rekta investo (FRI) malkreskis je 13% kompare kun la antaŭa jaro, Ĉinio antaŭeniris kontraŭ la tendenco, registrante la novan rekordon de 139 miliardoj da usonaj dolaroj da fremdlanda rekta investo.

La Monda Investa Raporto 2019 de la Konferenco de la UN pri Komerco kaj Disvolvado diris, ke fremdlanda rekta investo al Orient-Azio kreskis je 4% ĝis 280 miliardoj da dolaroj en 2018, kaj la enfluo al Ĉinio pliiĝis je 4%, atingante la rekordan alton.

Konstanta reprezentanto de Ĉinio al la UN, Ma Zhaoxu, diris merkrede, ke prevento de konflikto postulas pli grandan emfazon de la rolo de mediacio.

Ma diris tion en kunveno de la Sekureca Konsilio pri prevento de konflikto kaj mediacio. Li diris, ke mediacio estas unu el la iloj por paca traktado de disputoj kaj ankaŭ grava rimedo de la UN por prevento de konflikto.

Tiurilate, Ma emfazis la bezonon formuli kaj efektivigi programojn de laboro pri mediacio en laŭcela maniero, plene utiligi la unikan influon de ĝenerala sekretario de la UN kaj la profesiajn fortojn de la Sekretariejo de la UN, kaj aktive mediacii pri disputoj per la specialaj reprezentantoj aŭ specialaj senditoj de la ĝenerala sekretario.

Vizitanta japana ĉefministro Shinzo Abe diris merkrede en Irano, ke Japanio volas ludi rolon por mildigi streĉecon en Mez-Oriento.

Abe tiutage atingis Tehranon por oficiala vizito al Irano. Li estas la unua japana ĉefministro, kiu vizitas Iranon, de post la Islama Revolucio en la lando. Abe diris en komuna gazetara konferenco post renkontiĝo kun irana prezidento Hassan Rouhani, ke paco kaj trankvilo en Mez-Oriento estas tre grava por la mondo, kaj lia lando volas ludi rolon por mildigi la regionan streĉecon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin