Novaĵoj (Junio 14)

(GMT+08:00) 2019-06-14 14:23:19     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 14a de junio, vendrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke ĉina prezidanto renkontiĝis kun sia kazaĥa paralelulo; Usono intense sin preparas por reta milito. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĵaŭde en Biŝkeko, ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun sia kazaĥa paralelulo Kassym-Jomart Tokayev, promesante antaŭenigi kunlaboron por profitigi la popolojn de la du landoj kaj la regiono.

Xi diris, ke rilatoj inter Ĉinio kaj Kazaĥio realigis transsaltan disvolviĝon dum la pasintaj 27 jaroj de post la starigo de la diplomatiaj rilatoj. La atingo devas esti atribuita al la zorgo kaj akcelo de la dulandaj gvidantoj de generacioj kaj devas esti duoble domaĝita. Xi diris, ke la du landoj devas antaŭenigi faciligon de komerco kaj investado, fortigi kunlaboron en industria produktadkapablo, agrikulturo, alttekniko, financo, transportado kaj loĝistiko kaj sur lokaj niveloj. Li aldonis, ke Ĉinio volas fortigi kunlaboron kun Kazaĥio en la kadroj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo kaj la Konferenco pri Interagado kaj Konfid-Starigaj Rimedoj en Azio por fari pli grandan kontribuon al sekureco kaj disvolvado de la regiono.

Tokayev esprimis gratulon okaze de la 70a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, kaj diris, ke evoluigi rilatojn kun Ĉinio ankoraŭ estas prioritato en la kazaĥa eksterlanda politiko, ĉar tio estas grava por la disvolvado de lia lando kaj ankaŭ por la stabileco kaj prospero de la regiono kaj kongruas kun la interesoj de la du popoloj.

Vendrede matene en la kirgiza ĉefurbo Biŝkeko, ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun sia irana paralelulo Hassan Rouhani, promesante, ke Ĉinio subtenas konservadon de la Komuna Ampleksa Agadplano pri la irana nuklea demando.

Xi diris, ke Ĉinio volas labori kun Irano por plifortigi kunordigon kaj kunlaboron en multflankaj kadroj de la UN kaj la Ŝanhaja Kunlabora Organizo, defendi bazajn normojn de internaciaj rilatoj kaj multflankecon kaj protekti la kunumajn interesojn de ĉiuj evoluantaj landoj. Li aldonis, ke Ĉinio ĉiam rigardas la rilatojn kun Irano laŭ strategia kaj longperioda konsidero.

Rouhani diris, ke Irano firme oponas la usonan malĝustan konduton de unuflanka retiro el la nuklea interkonsento, pozitive taksas la rolon de Ĉinio en internaciaj aferoj kaj volas plifortigi komunikadon kun Ĉinio.

Prezidanto Xi Jinping sendis gratulan leteron al la Forumo pri Disvolvado de Tibeto 2019, kiu malfermiĝis vendrede en Lasao, ĉefurbo de la Tibeta Aŭtonoma Regiono en sudokcidenta Ĉinio.

Xi diris, ke Tibeto troviĝanta en la landinterno de la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo estas unu el la gravaj landlimaj naciminoritataj regionoj de Ĉinio kaj grava ŝirmilo de ekologia sekureco, grava protektata regiono de tradicia kulturo kun naciaj karakterizaĵoj kaj grava turisma celloko de la mondo

Xi emfazis, ke la jaro 2019 markas la 70an datrevenon de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko kaj ankaŭ la 60an datrevenon de la demokratia reformo en Tibeto. Sub la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio, Tibeto realigis la plej profundan socian ŝanĝiĝon en sia historio dum dek jaroj, kaj emancipis milionon da servutuloj. Sub la forta subteno de la centra registaro kaj la tutlanda popolo, tibetanoj unuanime luktis kaj konstruis malriĉan kaj postiĝintan Tibeton en regionon, en kiu homoj havas feliĉan vivon kun prosperaj ekonomio kaj kulturo kaj bona ekologia medio.

La ĉina Popola Ĵurnalo vendrede publikigis subskribitan artikolon sub la titolo "Usono intensigas preparon por treni la tutan mondon en retan militon".

La artikolo montris, ke en la pasinta jaro la usona Ministerio de Defendo publikigis la strategion pri retspaca milito, emfazante la koncepton pri defendo de antaŭa pozicio. La ekstera mondo ĝenerale opiniis, ke Usono efektivigos retajn agadojn de ofensivo kaj defensivo en aliaj landoj, sed ne en sia lando. Antaŭ tio, ankaŭ usona prezidento donis al la armeo la liberecon aranĝi progresintajn armilojn por reta milito. Usono kiel la iniciatinto de reta milito aktive sin preparas por treni la tutan mondon en retan militon, en kiu estos neniu gajninto.

La artikolo rimarkigis, ke Usono senĉese plifortigas sian kapablon por reta milito, starigante malbonan ekzemplon por la tuta mondo. Se ankaŭ alian landoj aŭ rivalaj organizoj de Usono prenas rimedojn por plifortigi sian kapablon en tiu ĉi kampo, Usono ne povas plu senti sin sekura, sed eble fariĝos la ĉefa celo. Reciproka atako ne povas realigi retan sekurecon, sed kondukas la retan spacon al eskalado de alfrontado.

La retejo de Kremlo ĵaŭde publikigis videaĵon de lastatempa televida intervjuo de prezidento Vladimir Putin. Putin diris dum la intervjuo, ke rilatoj inter Rusio kaj Usono fariĝas pli kaj pli malbonaj.

Putin diris en la televida programo, ke rilatoj inter Rusio kaj Usono retroiras kaj fariĝas pli kaj pli malbonaj. Li diris, ke en la pasintaj kelkaj jaroj, la usona registaro faris kelkdek decidojn pri sankcioj kontraŭ Rusio. Li aldonis, ke li esperas, ke dum la Pintkunveno de la Grupo 20, kiu okazos en la fino de tiu ĉi monato, Rusio kaj ĉiuj ĝiaj partneroj, inkluzive de Usono, faros konstrueman decidon pri tutmondaj ekonomiaj demandoj por krei necesan stabilan medion por ekonomia kunlaboro.

La Irana oficiala Islam-Respublika Novaĵ-Agentejo raportis ĵaŭde, ke la irana plej alta gvidanto Ayatollah Ali Khamenei tiutage renkontiĝis kun vizitanta japana ĉefministro Shinzo Abe, kaj rifuzis buŝan mesaĝon, kiun usona prezidento Donald Trump konfidis al Abe.

Dum la renkontiĝo, Khamenei kelkfoje diris al Abe, ke li ne meritas transdoni ian ajn mesaĝon de Trump; Irano neniom konfidas Usonon, kaj ne volas ripeti la intertraktadon, kiun ĝi okazigis kun Usono sub la kadro de la nuklea interkonsento, ĉar tio ne estis ĝoja travivaĵo.

Sed Abe ankoraŭ transdiris la vortojn de Trump, ke Usono ne serĉas la ŝanĝon de la irana reĝimo. Khamenei respondis, ke la malakordo inter Irano kaj Usono ne kuŝas en ŝanĝo de reĝimo, ĉar Usono tute ne povas atingi tiun ĉi celon. Li aldonis, ke en la pasintaj jardekoj, pluraj usonaj prezidentoj deziris detrui la Iranan Islaman Respublikon, sed ĉiuj malsukcesis.

Ĝenerala sekretario de la UN, Antonio Guterres, ĵaŭde kondamnis atakojn kontraŭ du petrolŝipoj en la Omana Maro, alvokante konstati la faktojn.

Guterres diris en kunveno de la Sekureca Konsilio pri la kunlaboro inter UN kaj regionaj kaj subregionaj organizoj, ke li forte kondamnas ajnan atakon kontraŭ civilaj ŝipoj, kaj ke faktoj devas esti konstatitaj, kaj respondecoj klarigitaj. Li aldonis, ke se estas io, kion la mondo ne povas elporti, ĝi estas grava konflikto en la golfa regiono.

Pli frue en tiu tago, du petrolŝipoj estis atakitaj en la Omana Maro. Almenaŭ unu el ili estis sub la administrado de japana kompanio.

La atakoj okazis, kiam japana ĉefministro Shinzo Abe vizitis Iranon por helpi mildigon de streĉeco inter Irano kaj Usono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin