Guĉinaj koncertoj okazis en Tajlando

(GMT+08:00) 2019-06-18 08:26:48     Redaktoro:Ĝoja

La 9-an kaj la 10-an de junio respektive en Tajlanda Bangkoka Centro pri Ĉina Kulturo kaj en Chulalongkorn-Universitato okazis guĉina koncerto titolita Alta Montaro kaj Fluanta Akvo. Kuniginte guĉinan arton, tradician ĉinan kulturon kaj nunan estetikan dekoracion artistoj el guĉina grupo Juntian Yunhe (钧天云和) prezentis kaj klasikan kaj modernan prezentadon al tajlandaj spektantoj.

La historio de la ĉina antikva sepkorda plukinstrumento guĉino estas de pli ol tri mil jaroj kaj ludado de guĉino estas nobla kaj eleganta. En 2003 la guĉina arto estis metita en liston pri majstroverkoj de buŝaj kaj nematerialaj heredaĵoj de la homaro en UNESKO.

Estro de Tajlanda Bangkoka Centro pri Ĉina Kulturo, ĉeforganizanto de la koncerto, s-ro Gu Hongxing diris, ke la kulturaj kaj artaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj Tajlando havas longan historion kaj intime rilatas la dulandaj naciaj muzikiloj. Nun ĉinaj antikvaj muzikiloj jam fariĝis portantoj de interlandaj kulturaj interŝanĝoj. Li diris:

"Tajlanda princino Chulabhorn diligente lernas ludadon de ĉina plukinstrumento ĝengo proksimume dudek jarojn, tial en Tajlando formiĝis fervoro al ĝengo kaj fariĝis konata anekdoto pri interŝanĝoj de ĉina kaj tajlanda kulturoj. Nun dulandaj institutoj pri muziko kunlaboras por venontjara 45-a datreveno de la fondiĝo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj."

Chulalongkorn-Universitato estas la tajlanda fama universitato, kaj ĝia Konfucea Instituto organizis la koncerton kunlabore kun Tajlanda Bangkoka Centro pri Ĉina Kulturo. La koncerto estas tiel sukcesa, ke amasiĝis profesoroj, erudiciuloj kaj lokanoj, kiuj ŝatas la ĉinan kulturon kaj ĉinajn antikvajn muzikojn. La koncerta halo estis plenplena. Vicprezidanto de la universitato Pomthong Malakul diris:

"Muziko estas la nobla arto trans landlimo kaj la belaĵo, al kiu la homara socio komune strebas. De antikveco Ĉinio estas nomata lando de muziko, kaj ĉinaj muzikoj havas pli-ol-kelkmiljaran historion, kaj Ĉinio posedas abundajn kulturojn de muzikoj. Homo bone kulturita lertas en ludado de guĉino, ludado de vejĉio, kaligrafado kaj pentrado. Ja guĉino posedas veran altan lokon en la ĉina antikveco. Ni dankas ĉinajn guĉinistojn pro ilia prezentado en nia universitato, pro ili ni aprecas la belecon de ĉina antikva muziko."

Prezidanto de sindikato de tajlandaj ĉinlingvaj instruistoj Luo Zongzheng diris en la guĉina koncerto en Tajlanda Bangkoka Centro pri Ĉina Kulturo, ke la ĉina historio estas longa kaj kulturo profunda kaj brila, kaj guĉino estas la instrumento kun densa kultura enhavo, tial okazigo de la guĉina koncerto en Tajlando estas signifoplena.

"La koncerto ne nur ĝuigis tajlandajn spektantojn pri ĉina antikva muziko sed ankaŭ profundigis ilian konon kaj entuziasmon pri la ĉina kulturo, samtempe establis ponton inter la du landoj por kulturaj interŝanĝoj kaj profundigis amikecon inter la dulandaj popoloj."

Estro de la guĉina grupo Juntian Yunhe (钧天云和) s-ro Wang Peng prezentis guĉinan muzikon

Estro de la guĉina grupo Juntian Yunhe (钧天云和) s-ro Wang Peng diris:

"Ni jam koncertis en multaj landoj kaj mi opinias, ke en la estonta kontakto inter la ĉina kulturo kaj alilandaj kulturoj oni devas don pli grandan atenton al klasikaj kulturoj. Ni montros ne nur karakterizaĵojn de la ĉina nacio, la ĉina popolkulturo, sed ankaŭ pensojn el klasikaj kulturoj de Ĉinio, kaj pro tiuj pensoj la homaro povos posedi komunan spiritan apogilon. Do estos la tempo por dividi orientajn artojn, filozofiojn, beletrojn kun la mondo, precipe dividi la ĉinan kulturon."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin