Novaĵoj (Junio 17)

(GMT+08:00) 2019-06-17 17:14:39     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 17a de junio, lunde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke prezidanto Xi Jinping revenis al Pekino post vizito al Kirgizio kaj Taĝikio; teamo de Tu Youyou solvis drogrezistecon de artemizio en kuracado de malario. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping revenis al Pekino dimanĉe vespere, post sia vizito al Kirgizio kaj Taĝikio.

Xi faris ŝtatan viziton al Kirgizio kaj ĉeestis la 19an kunvenon de la Ŝtatestra Konsilio de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo en Biŝkeko, ĉefurbo de la lando. Poste, Xi ĉeestis la kvinan pintkunvenon de la Konferenco pri Interagado kaj Konfid-Starigaj Rimedoj en Azio en la taĝika ĉefurbo Duŝanbo kaj faris ŝtatan viziton al la lando.

Taĝika prezidento Emomali Rahmon diris al Xi bonan vojaĝon en la flughaveno de Duŝanbo dimanĉe matene laŭ loka tempo.

Xi esprimis sian dankon pro la gastamo de Rahmon kaj la taĝika flanko kaj gratulis Taĝikion pro sukcesa gastigo de la pintkunveno de la Konferenco pri Interagado kaj Konfid-Starigaj Rimedoj en Azio. Xi diris, ke li ĝuis la viziton al Taĝikio, dum kiu li profunde diskutis kun Rahmon pri demandoj de komuna zorgo kaj atingis gravan konsenton.

Sabate en la taĝika ĉefurbo Duŝanbo okazis la kvina pintkunveno de la Konferenco pri Interagado kaj Konfid-Starigaj Rimedoj en Azio. Ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis la kunvenon kaj faris gravan paroladon. Personoj el pluraj landoj ĝenerale opiniis, ke Xi eksplikis opiniojn de Ĉinio pri akcelado de longedaŭra paco kaj komuna prospero en Azio kaj ankaŭ montris direkton por profundigo de interkompreno, fortigo de reciproka konfido, profundigo de kunlaboro, realigo de komuna gajno inter aziaj landoj, kaj malfermo de perspektivoj de sekureco kaj disvolvado de Azio.

Khalid Binal, direktoro pri esploro de la katara novaĵ-agentejo, opiniis, ke reciproka respekto kaj reciproka konfido estas tre gravaj kaj koncernas interŝtatan komunikadon kaj sekurecon kaj disvolvadon de regiono. La opinioj eksplikitaj de Xi en la parolado helpas akceli reciprokan konfidon kaj kunlaboron inter landoj, redukti regionajn konfliktojn kaj protekti regionan pacon.

Abbas Zaki, membro de la Centra Komitato de la Palestina Nacia Liberiga Movado kaj komisaro pri rilatoj kun Ĉinio, diris, ke la palestina flanko firme subtenas la proponon de Xi konstrui Azion en regionon reciproke respektan kaj konfidan, sekuran kaj stabilan, disvolviĝintan kaj prosperan, malferman kaj inkluzivan, kunlaboran kaj novigeman.

Vasily Kashin, esploristo de la Malproksim-Orienta Instituto de la Rusa Akamedio de Sciencoj, diris, ke Xi eksplikis en la parolado, ke Ĉinio volas dividi oportunojn de disvolvado kun ĉiuj landoj, kaj krei pli da favoraj kondiĉoj por la merkataliro de diversaj flankoj, kaj ke tiuj politikoj kaj proponoj estas tre allogaj.

La plej alta politika konsilisto Wang Yang dimanĉe diris, ke ekonomiaj interŝanĝoj kaj integriĝo inter la du flankoj de la Tajvana Markolo estas ĝenerala tendenco, kiun neniu forto povas rezisti.

Wang diris, ke nenio povas tranĉi la kulturan ligon inter la homoj sur ambaŭ flankoj de la markolo. La epoko kaj tendenco ambaŭ favoras la fortojn, kiuj subtenas la reunuiĝon kaj nacian rejuniĝon.

Wang emfazis, ke ekonomiaj interŝanĝoj kaj integriĝo inter la du flankoj de la Tajvana Markolo ne nur estas la ĝusta afero, sed ankaŭ donas grandajn profitojn, kaj estas neniu kialo, ke la interŝanĝoj kaj integriĝo inter ambaŭ flankoj ne devas esti pli striktaj, kaj ili certe plistriktiĝos.

Wang, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, alparolis la 11an Markolan Forumon en la urbo Xiamen de Fujian-provinco.

Internacia Forumo de Iniciato de Zono kaj Vojo (IZV) kaj Novaj Praktikoj de Ĉina-Afrika Kunlaboro okazis dimanĉe en Kairo. Pli ol 80 registaraj oficialuloj, entreprenistoj, fakuloj kaj kleruloj el Niĝerio, Kenjo, Ĉinio kaj Egiptio diskutis pri rilataj temoj.

La forumo estis okazigita sub la aŭspicioj de la Alianco de Afrikaj Studoj pri la Zono kaj Vojo kaj la egipta Universitato Ain Shams. La ĉeestantoj okazigis diskutojn kaj esprimis siajn opiniojn pri la iniciato Zono kaj Vojo kaj ĉina-afrika kunlaboro, ĉina-afrika industria akcelado, ĉina-afrikaj rilatoj sub la iniciato Zono kaj Vojo, industriiga procezo kaj profesia edukado en Afriko.

Han Bing, komerca konsilisto havanta rangon de sendito en la ĉina ambasadorejo en Egiptio, diris en parolado, ke Egiptio estas natura partnero de konstruado de la Zono kaj Vojo, kaj ke en la lastaj jaroj, la duflanka komerco inter Ĉinio kaj Egiptio rimarkinde kreskis, la investa kunlaboro prezentis fortan tendencon, la financa kunlaboro senĉese progresis, kaj la interpopolaj interŝanĝoj vigle disvolviĝis. Li aldonis, ke Egiptio kiel deĵoranta prezidanto-lando de la Afrika Unio por 2019 ludas gravan rolon en akcelado de ĉina-afrika kunlaboro sub la iniciato Zono kaj Vojo.

Nobel-premiito Tu Youyou anoncis lunde, ke ŝia teamo proponis solvojn al la problemo de drogrezisteco de artemizio, donante novajn pruvojn, ke artemizio ankoraŭ estas la plej bona armilo kontraŭ malario, la unua insekto-porta infekta malsano en la mondo.

Gajninte la Nobelpremion de 2015 pro la malkovro de artemizio, Tu diris, ke la drogrezisteco restas granda defio por kontraŭmalariaj laborantoj.

Totsuka Shinya, eksa membro de la japana parlamento kaj prezidanto de la Centro de Japana-Ĉina Amikeco por Subteno de Eduko, Kulturo kaj Komerco, diris dimanĉe, ke estis senprudenta brutalaĵo, ke Usono unuflanke provokis eventon laŭ sia volo, kaj ĝi devas reveni al la tablo de intertraktado kiel eble plej baldaŭ.

Totsuka faris la rimarkojn, kiam li ĉeestis kunvenon okazigitan de la Internacia Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio en la ĉina urbo Xiamen. Li diris, ke tio estas senkaŭza provoko de Usono precipe por la ĉina firmao Huawei, kaj la reago de Ĉinio kontraŭ Usono estas necesa. Li aldonis, ke ekstrema premado ne estas maniero por traktado de demandoj kaj profitigas neniun.

En la fino de junio en la japana urbo Osako okazos la pintkunveno de la Grupo 20. Totsuka esperis, ke Ĉinio kaj Usono prenos la kunvenon kiel la turnopunkton por fini la konflikton kiel eble plej rapide.

Ĝenerala sekretario de la irana Islama Koalicia Partio, Asadollah Badamchian, diris lastatempe dum intervjuo kun ĉinaj raportistoj, ke la multflanka ekonomia kaj komerca konflikto provokita de Usono fariĝis unu el la ĉefaj defioj alfrontataj de la mondo, kaj la hegemoniaj agoj de Usono minacas pacon kaj stabilecon de la mondo.

Badamchian diris, ke la hegemoniaj agoj de Usono estas evidentaj precipe en la ĉina-usona ekonomia kaj komerca konflikto, kaj la usonaj senbridaj sankcioj kontraŭ ĉinaj kompanioj, kia estas Huawei, reflektas la maltrankvilon kaj timon pri la rapida disvolviĝo de Ĉinio.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin