Novaĵoj (Junio 18)

(GMT+08:00) 2019-06-18 16:37:51     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 18-a de junio, marde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke prezidanto Xi vizitos la Korean Demokratian Popolan Respublikon; Ĉinio malakceptis absurdajn rimarkojn de Usono pri vojaĝo de oficialulo de UN al Xinjiang. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj ĉina prezidanto, faros ŝtatan viziton al la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) de la 20a ĝis la 21a de junio laŭ la invito de Kim Jong Un, prezidanto de la Korea Laborista Partio kaj prezidanto de la Ŝtatafera Komisiono de la KDPR.

Hu Zhaoming, proparolanto de la Internacia Departemento de la Centra Komitato de la KPĈ, faris la anoncon lunde en Pekino.

Song Tao, estro de la Internacia Departemento de la Centra Komitato de la KPĈ, diris lunde en gazetara konferenco pri la baldaŭa vizito, ke tio estos la refoja vizito al la KDPR fare de la plej alta gvidanto de la KPĈ kaj de la ĉina ŝtatestro post 14 jaroj, kaj ankaŭ la unua vizito de ĝenerala sekretario Xi al la lando de post la 18a Nacia Kongreso de la KPĈ en 2012.

La vizito, okaze de la 70a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj la KDPR, estas tre grava al klopodoj por plua antaŭenigo de duflankaj rilatoj surbaze de la pasinta sukceso.

Lunde matene en Pekino, inaŭguriĝis la 7a sesio de la Konstanta Komitato de la 13a Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco. La ĉeestantoj konsiliĝis pri akcelo de altkvalita disvolviĝo de la manufaktura industrio. Wang Yang, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco ĉeestis la inaŭguron.

Ĉinio lunde malakceptis la absurdajn rimarkojn de Usono pri la vojaĝo de Vladimir Voronkov, ĝenerala vicsekretario de UN pri kontraŭterorismaj aferoj al Xinjiang, dirante, ke senbazaj akuzoj kontraŭ Ĉinio kaj UN estas vanaj.

Lu Kang, proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris en gazetara konferenco, ke Voronkov vizitis Ĉinion de ĵaŭdo ĝis sabato en la lasta semajno, dum kiu li informiĝis pri la klopodoj de Xinjiang por batalo kontraŭ terorismo kaj ekstremismo. Lu diris, ke la vizito estis tre sukcesa kaj fortigis kunlaboron inter Ĉinio kaj UN en batalo kontraŭ terorismo. Ankaŭ UN faris pozitivajn komentojn pri la vizito.

En telefona konversacio kun ĝenerala sekretario de UN Antonio Guterres en la lasta vendredo, usona ŝtata vicsekretario John Sullivan esprimis profundajn zorgojn pri la vizito de Voronkov. Sullivan asertis, ke la vizito estas tre netaŭga kaj endanĝerigas la reputacion kaj kredindecon de UN pri kontraŭterorisma batalo kaj homaj rajtoj.

Lu diris, ke Ĉinio lastatempe invitis aliajn fremdlandajn oficialulojn, diplomatojn, ĵurnalistojn kaj klerulojn viziti Xinjiang. Post la surloka vizito, multaj diris, ke la vizito multe helpis al ili kompreni la realan situacion en Xinjiang. Li aldonis, ke ĉiuj pozitive taksis la rimedojn prenitajn de la ĉina registaro kaj kredis, ke la sperto de Ĉinio estas lerninda.

Ĉinio kaj Brito lunde okazigis novan sesion de ekonomia kaj financa dialogo en Londono, promesante fortigi kunlaboron pri la Iniciato Zono kaj Vojo (IZV) kaj subteni la multflankan komercan sistemon.

Ĉina vicĉefministro Hu Chunhua kaj brita ministro pri financo Philip Hammond kunprezidis la 10an Ĉina-Britan Ekonomian kaj Financan Dialogon, kun vastaj diskutoj pri makroekonomio kaj monda ekonomia regado, komerco kaj investado, partnereco de grandaj projektoj, financa reformo kaj financa merkato, disvolvado kaj kunlaboro en novaj kampoj.

Hu vokis la du landojn efektivigi la konsenton atingitan inter siaj gvidantoj, kunlabori pli multe inter si pri la iniciato Zono kaj Vojo, strikte kunordigi siajn makroekonomiajn politikojn, kaj vastigi komercan kaj investan partnerecon. Hu diris, ke Ĉinio kaj Britio devas nutri novajn punktojn en financa kunlaboro kaj plibonigi tutmondan ekonomian regadon por aldoni novan viglecon al la duflankaj rilatoj.

Hammond laŭdis la fruktodonan kunlaboron ekde la unua ekonomia kaj financa dialogo, kaj diris, ke Britio havas unikajn avantaĝojn en la partopreno en la iniciato Zono kaj Vojo kaj volas akceli komercan, investan, financan kaj prienergian kunlaboron kun Ĉinio. Britio laboros kun Ĉinio por protekti multflankecon kaj multflankan komercan sistemon.

La registaro de la urbo Yibin diris marde matene, ke dek unu homoj mortis kaj 122 aliaj estis vunditaj post kiam 6-magnituda tertremo trafis sudokcidentan Ĉinion en la provinco Sichuan lunde nokte.

La lokaj aŭtoritatoj diris, ke la tertremo trafis la gubernion Changning de Yibin je la 22a horo kaj 55 minutoj lunde laŭ pekina tempo. Laŭ la Ĉina Centro de Seismaj Retoj, la epicentro, kun profundo de 16 kilometroj, estis monitorita je 28,34 gradoj de norda latitudo kaj 104,90 gradoj de orienta longitudo.

Savado ankoraŭ intense iras. La Ministerio pri Krizokaza Traktado komencis urĝan reagon kaj sendis laborteamon al la trafitaj lokoj por gvidi savadon kaj mildigon de katastrofo.

La ministerio kaj la Nacia Administracio pri Nutraĵaj kaj Strategiaj Rezervoj sendis 5 000 tendojn, 10 000 faldeblajn litojn kaj 20 000 litkovrilojn al la regionoj trafitaj de la tertremo.

La Oficejo de Komerca Reprezentanto de Usono lunde komencis la septagan kunvenon de aŭskultado pri planitaj aldonaj tarifoj sur importitaj ĉinaj produktoj kun la valoro de ĉirkaŭ 300 miliardoj da usonaj dolaroj. Kelkdek reprezentantoj de industriaj asocioj kaj kompanioj avertis en la kunveno, ke meti aldonajn tarifojn sur importitajn ĉinajn varojn pliigos la kostojn de usonaj kompanioj kaj konsumantoj, malfortigos la konkurenckapablon de usonaj industrioj kaj damaĝos la ekonomion kaj dungadon de Usono.

Usona prezidento Donald Trump provokis la komercan konflikton inter Ĉinio kaj Usono je la preteksto de komerca neekvilibreco. Li kelkfoje rompis siajn vortojn en la duflanka ekonomia kaj komerca konsiliĝo, senĉese levante sian postulon kaj donante ekstreman premon kontraŭ Ĉinio, kio faris la duflankan intertraktadon senelireja. Shoichi Kondo, membro de la japana Ĉambro de Reprezentantoj el la Konstitucia Demokratia Partio, diris lastatempe dum intervjuo kun niaj raportistoj, ke komerca protektismo ne povas helpi realigon de la "Usona Unuaeco"; Ĉinio kaj Usono devas solvi komercan neekvilibrecon per dialogo kaj konsiliĝo.

Kondo diris, ke nur kungajnaj rilatoj povas profitigi ambaŭ flankojn. Neniu povas vere realigi sian unuaecon, se ĝi konsideras nur siajn interesojn kaj serĉas sian unuaecon. Li opiniis, ke la kaŭzo de ĉina-usona komerca konflikto ne kuŝas en komerca neekvilibreco, kaj la esenco estas konkurenco pri gvidanteco en la kampo de informadika kaj telekomunika teknologio, reprezentata de la kvina-generacia reto. En tia situacio, ĉiuj landoj devas konduki justan konkurencon kaj vastan kunlaboron anstataŭ provoki konflikton, ĉar komuna klopodo helpas teknikan esploron de la homaro.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin