Novaĵoj (Junio 19)

(GMT+08:00) 2019-06-19 17:07:43     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 19-a de junio, merkrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, ĉefe pri tio, ke ĉina kaj usona ŝtatestroj faris telefonan konversacion; Xi alvokas novan disvolviĝon de la rilatoj inter Ĉinio kaj la KDPR en nova epoko. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Marde ĉina prezidanto Xi Jinping telefone interparolis kun usona prezidento Donald Trump laŭ interkonsento.

Trump diris, ke li atendas refoje renkontiĝi kun Xi dum partopreno de la Pintkonferenco de G20 en Osako, kaj fari profundan komunikadon pri la duflankaj rilatoj kaj komune zorgataj demandoj. Usono alte atentas la dulandan ekonomian kaj komercan kunlaboron kaj esperas, ke la du flankoj faros pluan kontakton kaj kiel eble plej frue trovos rimedon por solvi la nunan diverĝon. Li kredas, ke la tuta mondo deziras vidi interkonsenton de Usono kaj Ĉinio.

Xi montris, ke nuntempe rilatoj inter Ĉinio kaj Usono alfrontas malfacilon, kaj tio ne konformas al la duflankaj interesoj. Kunlaboro profitigos la du landojn, dum batalo detruos ambaŭ flankojn. La du landoj devas laŭ la atingitaj komunaj konsentoj antaŭenpuŝi akordigajn, kunlaborajn kaj stabilajn rilatojn inter Ĉinio kaj Usono surbaze de reciproka respekto kaj reciproka profito.

Xi emfazis, ke la ekonomiaj kaj komercaj demandoj de la du flankoj devas esti solvitaj per dialogo, kaj precipe la du landoj devas konsideri unu la alian pri laŭleĝaj zorgoj. La ĉina flanko esperas, ke la usona flanko juste traktos ĉinajn entreprenojn.

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj ĉina prezidanto, alvokis novan disvolviĝon de la rilatoj inter Ĉinio kaj la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) en nova epoko por pli bone profitigi ambaŭ popolojn kaj akceli pacon, stabilecon kaj prosperon de la regiono kaj la mondo.

Xi faris la rimarkojn en subskribita artikolo publikigita en la ĉefaj mediatoj de la KDPR, inkluzive de la oficiala ĵurnalo Rodong Sinmun, en la antaŭtago de sia ŝtata vizito al la KDPR, planita por ĵaŭdo kaj vendredo.

Xi diris, ke ĉi tiu jaro markas la 70an datrevenon de la starigo de duflankaj diplomatiaj rilatoj, kaj en ĉi tiu historia momento, laŭ la invito de Kim Jong Un, prezidanto de la Korea Laborista Partio kaj prezidanto de la Ŝtatafera Komisiono de la KDPR, li faros ŝtatan viziton al la KDPR kun bondeziroj daŭrigi duflankan amikecon kaj aldoni novan ĉapitron al la duflankaj rilatoj.

Prezidanto Xi Jinping ordonis fari plenfortajn klopodojn por organizi savadon kaj sukuri vunditojn post la 6-magnituda tertremo, kiu trafis la ĉinan sudokcidentan provincon Sichuan lunde nokte.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, postulis en skriba instrukcio, ke aŭtoritatoj donu prioritaton al serĉado de la homoj kaj sukuro de vunditoj, kaj minimumigu perdojn.

La tertremo mortigis 13 homojn, vundis 199 aliajn, kaj influis pli ol 140 mil loĝantojn, post kiam ĝi trafis la gubernion Changning de la urbo Yibin je la 10a horo kaj 55 minutoj lunde nokte laŭ pekina tempo.

Marde en Pekino, Yang Jiechi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj direktoro de la Oficejo de la Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj de la Centra Komitato de la KPĈ, renkontiĝis kun prezidanto de la Ĝenerala Asembleo de UN (ĜAUN), Maria Fernanda Espinosa.

Yang diris, ke Ĉinio firme subtenas la internacian sistemon kun UN ĉe la centro kaj protektas internaciajn leĝojn kaj bazajn normojn regantajn internaciajn rilatojn surbaze de la celoj kaj principoj de la Ĉarto de UN. Li diris, ke Ĉinio akcelas la komunan konstruadon de la Zono kaj Vojo por faciligi tutmondan interligon kaj realigi komunan disvolviĝon de diversaj landoj.

Espinosa diris, ke UN alte laŭdas la promeson de Ĉinio al multflankeco, kaj volas konduki pli striktan kunlaboron kun Ĉinio.

Altranga ĉina oficialulo pri sekureco Guo Shengkun marde urĝis la internacian komunumon kune klopodi por efektivigi novan vizion de komuna, ampleksa, kunlabora kaj daŭripova sekureco sub novaj cirkonstancoj.

Guo, kiu estas membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj estro de la Komisiono por Politikaj kaj Leĝaj Aferoj de la Centra Komitato de la KPĈ, faris la rimarkojn en sia tonika parolado en la 10a Internacia Kunveno de Altaj Reprezentantoj pri Sekurecaj Aferoj. Li diris, ke fronte al la ĉiam ŝanĝiĝanta internacia situacio, ĉiuj partioj devas persisti pri la nova vizio de komuna, ampleksa, kunlabora kaj daŭripova sekureco, por plibonigi sekurecon per kunlaboro, dialogo kaj konsiliĝo, senpartieco kaj justeco, reformo kaj novigo, kaj ankaŭ kungajna kunlaboro, kaj kunlabori por konstrui komunumon kun komuna estonteco por la homaro.

La novaĵ-agentejo Reuters raportis marde, ke usona senatano Marco Rubio proponis leĝprojekton, petante revizii la nunan Akton pri Defenda Rajtigo por malpermesi al la ĉina teknologia kompanio Huawei postuli patentpagojn kaj serĉi kompensojn de usonaj entreprenoj per usonaj juĝejoj.

Tiu ĉi novaĵo konsternis la tutmondan publikon, inkluzive de usonaj retanoj. Estas nekredeble, ke senatano de Usono, kiu ĉiam pretendas esti protektanto de rajtoj pri intelekta proprieto, publike deklaris, ke la usona Kongreso devas, per revizio de leĝo, malpermesi al fremdlanda kompanio protekti siajn rajtojn laŭ usonaj leĝoj. Tio vere estas publika forrabo de alies intelekta proprieto kaj fruktoj. Unuflanke, Usono postulas, ke alilandaj kompanioj pagu al usonaj entreprenoj por uzo de patentaĵoj, kaj aliflanke, ĝi malpermesas al ili postuli patentpagojn de usonaj entreprenoj. Kiel hegemonia kaj malracia estas tiu ĉi rabista logiko kaj kanajlaĵo!

Kiel la plej paranoja kaj radikala kontraŭĉina membro de la Respublika Partio de Usono, Rubio ofte akuzis Ĉinion pri ŝtelado de intelekta proprieto de Usono kaj distrumpetis pri grava minaco de Ĉinio al la nacia sekureco de Usono. Sed kiam la ĉina kompanio Huawei petis la usonan kompanion pri poŝtelefona reto Verizon pagi pli ol miliardon da usonaj dolaroj por la uzo de pli ol 130 ĝiaj patentaĵoj, Rubio tute forgesis sian akuzon pri ŝtelado de intelekta proprieto kontraŭ Ĉinio, sed atakis Huawei, makulante ĝin per "kanajlo de patento".

Sed homoj havas klarajn ideojn pri la ludo de Rubio kaj scias, ke fakte, li agis en la nomo de patrioto kaj trompis sian landon, kaj lia konduto difektis la figuron de Usono.

Israela ĉefministro Benjamin Netanyahu anoncis marde, ke oficialuloj pri nacia sekureco de Israelo, Usono kaj Rusio okazigos tripartian kunvenon pri la siria demando en Jerusalemo. La israela registaro diris en sia deklaro, ke Netanyahu anoncis tion, kiam li ĉeestis memorigan aktivadon. Li diris, ke israela konsilisto pri nacia sekureco Meir Ben-Shabbat, usona konsilisto pri nacia sekureco John Bolton, kaj sekretario de la rusa Federacia Konslio Nikolai Patrushev kunvenos en Jerusalemo en la venonta semajno.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin