Novaĵoj (Junio 20)

(GMT+08:00) 2019-06-20 16:41:10     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 20-a de junio, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke prezidanto Xi atingis Pjongjangon por ŝtata vizito al la KDPR; usona ekonomikisto urĝas la Kongreson limigi prezidentan potencon pri komerca politikfaro. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj ĉina prezidanto, ĵaŭde atingis Pjongjangon por ŝtata vizito al la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR).

Tio estas la refoja vizito al la KDPR fare de la plej alta gvidanto de la KPĈ kaj de la ĉina ŝtatestro post 14 jaroj, kaj ankaŭ la unua vizito de ĝenerala sekretario Xi al la lando de post la 18a Nacia Kongreso de la KPĈ en 2012, kaj okazas, kiam la du najbaraj landoj celebras la 70an datrevenon de siaj diplomatiaj rilatoj.

En subskribita artikolo publikigita merkrede en la ĉefaj mediatoj de la KDPR, Xi diris, ke li volas labori kun Kim Jong Un, prezidanto de la Korea Laborista Partio kaj prezidanto de la Ŝtatafera Komisiono de la KDPR, por desegni la venontan kurson de rilatoj inter la du landoj kaj malfermi novan ĉapitron de la tradicia amikeco de la du landoj.

La Ŝtata Konsilio, ĉina kabineto, planas akceli la rekonstruadon de urbaj regionoj de malnovaj loĝejoj, urĝante pli rapidan progreson en ĝisdatigo de la elektroproviza reto kaj faciligante aliron al sekura trinkakvo en kamparaj regionoj.

Administracia kunveno de la Ŝtata Konsilio, kiun prezidis ĉefministro Li Keqiang, merkrede alvokis efektivigadon de gravaj projektoj, kiuj povas kontentigi bezonojn de la popolo kaj stimuli enlandan postuladon por akceli efikan investadon.

Deklaro publikigita post la kunveno diris, ke rekonstruaj projektoj, kiuj tuŝas ĉirkaŭ 100 milionojn da urbaj loĝantoj, fokusiĝos al plibonigo de instalaĵoj por akvo, elektro, gaso kaj optika fibro en malnovaj loĝkvartaloj.

Subvencioj de la centra registaro estos asignitaj ĉi-jare por financi la rekonstruon, dum financaj institucioj kaj lokaj registaroj estos instigitaj al pliigo de daŭripova financa subteno al la ĝisdatigo.

Koncerne plibonigon de kampara elektroproviza reto, ĉiu provinc-nivela regiono devas certigi, ke taskoj difinitaj en la 13a Kvinjara Plano devas esti finitaj anticipe je unu jaro en tiu ĉi jaro, kaj pli da klopodoj devas esti faritaj por redukti la tempon de entreprenoj por akiro de elektro por plibonigi la komercan medion.

La plej alta politika konsilisto de Ĉinio, Wang Yang, merkrede alvokis klopodojn por akceli la altkvalitan disvolvadon de la manufaktura sektoro de Ĉinio.

"La manufaktura industrio estas la fundamento de Ĉinio kaj la ĉefa batalkampo de altkvalita disvolvado de ekonomio," Wang diris en la ferma kunveno de la sepa sesio de la Konstanta Komitato de la 13a Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco en Pekino .

Wang estas ankaŭ membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio. Li diris, ke Ĉinio fariĝis la plej granda manufaktura lando en la mondo. La reformo kaj pordmalfermo evidente akcelas la procezon de la industriiĝo de Ĉinio. Li aldonis, ke malgraŭ la komplika politika medio hejme kaj eksterlande, la sana industria sistemo de Ĉinio, grandega merkata spaco kaj abunda homa kapitalo, revigligas la manufakturan sektoron.

Merkrede en Pekino, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi interparolis kun vizitanta nederlanda ministro pri eksterlandaj aferoj Stef Blok.

Wang diris, ke Nederlando estas delonge ĉe la avangardo de eŭropaj landoj en disvolvado de rilatoj kun Ĉinio, kaj la ĉina flanko volas faciligi altnivelajn interŝanĝojn kaj puŝi komunajn klopodojn por akceli altkvalitan konstruon de la Zono kaj Vojo. Wang alvokis la du flankojn plifortigi komunikadon kaj kunordigon en plurflankaj mekanismoj kiel la Grupo 20, kaj serĉi pli grandan disvolviĝon de la ampleksa partnereco de kunlaboro inter la du landoj.

Blok esprimis la pretecon de sia lando protekti la liberkomercan reĝimon kun Ĉinio por atingi reciproke profitajn rezultojn. Li diris ankaŭ, ke Nederlando liveros medion de justa konkurenco al entreprenoj de ĉiuj landoj, inkluzive de Ĉinio.

Blok vizitas Ĉinion de la 19a ĝis la 22a de junio laŭ la invito de Wang.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang diris merkrede en regula gazetara konferenco, ke atingi reciprokprofitan kaj kungajnan interkonsenton inter Ĉinio kaj Usono ne nur konformas al interesoj de la du popoloj, sed ankaŭ estas la ĝenerala atendo de la internacia komunumo; Ĉinio plurfoje emfazis, ke ekonomiaj kaj komercaj malkonsentoj inter Ĉinio kaj Usono estas solveblaj per dialogo kaj konsiliĝo.

Estis raporto, ke marde, parolante pri ekonomiaj kaj komercaj demandoj inter la du landoj, komerca reprezentanto de Usono Robert Lighthizer diris, ke dialogo kun Ĉinio estas neefektivigebla. Responde al liaj rimarkoj, Lu diris, ke ĉina prezidanto Xi Jinping kaj usona prezidento Donald Trump marde havis telefonan konversacion, kaj Trump diris, ke la usona flanko donas grandan gravecon al ekonomia kaj komerca kunlaboro kun Ĉinio, kaj li esperas, ke teamoj de la du flankoj havos bonan komunikadon por frue trovi solvojn al la demandoj.

Lu emfazis, ke dum la intertraktado, grave estas ĝenerale ekvilibre konsideri zorgojn de la du flankoj kaj serĉi solvon akcepteblan por ambaŭ flankoj, kaj ia ajn ago malobservanta tiun ĉi principon estas senelira.

Fred Bergsten, fondinto de la fama usona pensfabriko Peterson-Instituto pri Internacia Ekonomiko, diris merkrede, ke la usona registaro misuzis sian laŭleĝan potencon en efektivigo de komerca politiko, kaj la Kongreso devas tuj preni rimedon por limigi la trouzon de potenco fare de administraciaj departementoj.

Bergsten faris la rimarkojn en kunveno de aŭskultado pri la lastatempa influo de komerca politiko en la Ĉambro de Reprezentantoj de la Kongreso. Li diris, ke aldonaj tarifoj sur produktoj importitaj el komercaj partneroj aŭ minaco per aldonaj tarifoj fare de la usona registaro spegulas la reĝimon de komerca protektismo, kio estas senprecedence granda inversigo de usona komerca politiko.

La usona Federacia Rezervo merkrede lasis interezprocenton senŝanĝa, ĉar oficialuloj pesis miksitajn signalojn pri la sano de la usona ekonomio kaj la efiko de komerca streĉeco.

La Federacia Rezervo diris en deklaro post dutaga politika kunveno, ke la Federacia Publik-Merkata Komitato, la decidfara komitato de la federacio, decidis konservi la celan amplekson de la interezprocento de federaciaj fondusoj je 2,25% ĝis 2,5%.

La centra banko montris, ke la usona labormerkato restas forta kaj ekonomia agado leviĝas je modera rapido ekde majo, dum indicoj de komerca fiksa investo estis mildaj kaj necertecoj pri la ekonomia perspektivo pliiĝis.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin