Interparolis ĉina kaj nederlanda ministroj pri eksterlandaj aferoj

(GMT+08:00) 2019-06-20 12:36:28     Redaktoro:Yu

Merkrede en Pekino, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi interparolis kun vizitanta nederlanda ministro pri eksterlandaj aferoj Stef Blok.

Wang diris, ke Nederlando estas delonge ĉe la avangardo de eŭropaj landoj en disvolvado de rilatoj kun Ĉinio, kaj la ĉina flanko volas faciligi altnivelajn interŝanĝojn kaj puŝi komunajn klopodojn por akceli altkvalitan konstruon de la Zono kaj Vojo. Wang alvokis la du flankojn plifortigi komunikadon kaj kunordigon en plurflankaj mekanismoj kiel la Grupo 20, kaj serĉi pli grandan disvolviĝon de la ampleksa partnereco de kunlaboro inter la du landoj.

Blok esprimis la pretecon de sia lando protekti la liberkomercan reĝimon kun Ĉinio por atingi reciproke profitajn rezultojn. Li adiris ankaŭ, ke Nederlando liveros medion de justa konkurenco al entreprenoj de ĉiuj landoj, inkluzive de Ĉinio.

Blok vizitas Ĉinion de la 19a ĝis la 22a de junio laŭ la invito de Wang.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin