Novaĵoj (Junio 21)

(GMT+08:00) 2019-06-21 16:50:17     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 21-a de junio, vendrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Xi Jinping interparolis kun Kim Jong Un; prezidanto Xi diris, ke Ĉinio volas kunigi manojn kun la KDPR por pli brila estonteco de duflankaj rilatoj. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĵaŭde en Pjongjango, Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ĉina prezidanto, interparolis kun Kim Jong Uu, prezidanto de la Korea Laborista Partio kaj prezidanto de la Ŝtatafera Komisiono de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDRP). La du flankoj unuanime konsentis, ke sur la nova historia komenco, Ĉinio kaj la KDPR devas ne forgesi la originan mision kaj kune marŝi por krei belan estontecon de la dupartiaj kaj dulandaj rilatoj.

Xi montris, ke ekde la pasinta jaro li kaj Kim renkontiĝis 4 fojojn, verkante novan ĉapitron por la dulandaj rilatoj kaj ricevante profundan amikecon. Li dankis Kim pro la solena kaj varma bonveniga ceremonio, kiu sentigis al li profundan familian senton. Ĉi-jare estas la 70a datreveno de establo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj, kaj ĝi havas tre gravan signifon en la disvolva historio de la dulandaj rilatoj. La vizito de Xi celas firmigi amikecon de Ĉinio kaj la KDPR kaj akceli politike solvi demandojn pri la Korea Duoninsulo. Xi kredis, ke prenante ĉi-fojan viziton kiel ŝancon, la du flankoj kune pentros belan estontecon kaj kune malfermos novan ĉapitron de la dulanda amikeco.

Kim diris, ke en la nomo de la partio, registaro kaj popolo de la KDPR, li varme bonvenigas prezidanton Xi fari ŝtataferan viziton al la KDPR. La vizito de prezidanto Xi, okaze de la 70a datreveno de establo de la dulandaj diplomatiaj rilatoj, havas gravan historian signifon. Sume pli ol 250 000 civitanoj de Pjongjango iris sur la strato por varme bonvenigi prezidanton Xi. Sub la nuna situacio, la vizito de prezidanto Xi utilas retrorigardi 70-jaran historion kaj atendi estontecon de la dulandaj rilatoj. Li tute konsentis pri la preciza analizo de la dulandaj rilatoj kaj estonteca plano.

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj ĉina prezidanto, diris ĵaŭde, ke Pekino volas labori kun Pjongjango por malfermi brilan estontecon de duflankaj rilatoj kaj longedaŭra paco kaj komuna prospero en la regiono.

Xi faris la rimarkojn en bonveniga bankedo aranĝita de Kim Jong Un, prezidanto de la Korea Laborista Partio kaj prezidanto de la Ŝtatafera Komisiono de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR).

Xi diris, ke la du landoj kune desegnis planon pri brila estonteco de duflankaj rilatoj, kaj atingis serion da gravaj konsentoj en lia fruktodona renkontiĝo kun Kim, kaj ke la du flankoj konsentis, ke Ĉinio kaj la KDPR devas firme transdoni sian tradician amikecon de generacio al generacio, kaj kontinue verki novajn ĉapitrojn de la epoko. Li diris, ke Pekino kaj Pjongjango konsentis ankaŭ, ke politika traktado de la nuklea demando de la Korea Duoninsulo estas populara aspiro kaj neevitebla tendenco, kaj ke ili devas subteni pacan intertraktadon kaj fari pli grandan kontribuon al paco, stabileco kaj prospero en la regiono kaj eĉ en la tuta mondo.

Kim diris, ke en ilia komuna socialisma konstruado, la KDPR kaj Ĉinio jam formis tradicion dividi feliĉon kaj malfeliĉon kaj subteni unu la alian, kaj ke dum siaj kvar renkontiĝoj en la pasinta jaro, li kaj Xi konfirmis, ke persisti en la socialisma sistemo estas la kerno de konservado de la amikeco de la KDPR kaj Ĉinio.

Ĵaŭde matene en Pekino, ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun estroj de famaj internaciaj kompanioj, kiuj venis al Ĉinio por ĉeesti la sepan rondtablan pintkunvenon de la Tutmonda Konsilio de Ĉefaj Afergvidaj Oficistoj, dirante, ke Ĉinio firme profundigos reformon kaj larĝigos malfermon, kreos merkatorientitan, jurŝtatan kaj internacian komercan medion, kaj bonvenigas kompaniojn el ĉiuj landoj pliigi sian investon en la ĉina ĉeftero kaj kundividi disvolvajn oportunojn.

Li diris, ke la celo de la luktado de Ĉinio estas adaptiĝi al la aspiro de la popolo pri pli bela vivo. Ĉinio kun proksimume 1 400 milionoj da loĝantoj estas kreskanta grandega merkato, kaj en tiu ĉi procezo, ĝi devas reĝustigi ekonomian strukturon, antaŭenigi ekonomian transformiĝon, kaj akceli industrian ĝisdatigon, kaj bezonas pli da bonkvalitaj produktoj kaj servoj por adaptiĝi al la bezonoj plialtigi la vivnivelon de la popolo.

La ĉina Ministerio de Komerco diris ĵaŭde, ke ĉina kaj usona ĉefreprezentantoj por komerca intertraktado komunikiĝos laŭ la instrukcioj faritaj de la du ŝtatesroj.

Gao Feng, proparolanto de la Ministerio de Komerco, diris en gazetara konferenco, ke teamoj de la du landoj por la komerca intertraktado serioze efektivigos la instrukciojn kaj faros preparojn por la renkontiĝo de la du ŝtatestroj dum la pintkunveno de la Grupo 20 en Osako, Japanio.

Gao diris, ke la fundamentaj principoj, pozicio kaj sinteno de Ĉinio pri la ĉina-usona komerca intertraktado estas konsekvencaj kaj klaraj, kaj la kernaj zorgoj de Ĉinio devas esti konvene traktataj.

Responde al la demando pri la usona kunveno de publika aŭskultado pri la proponitaj aldonaj tarifoj sur ĉinaj varoj kun la valoro de 300 miliardoj da usonaj dolaroj, Gao diris, ke la ĉina flanko rimarkis, ke partioj inkluzive de usonaj eksportantoj, podetalistoj kaj manufakturaj entreprenoj esprimis oponon kontraŭ aldonaj tarifoj sur ĉinaj varoj kaj zorgojn pri la neevitebla influo de la tarifoj sur usonaj kompanioj kaj ordinaraj familioj. Li diris, ke estas neniu gajninto en komerca milito. Se Usono insistas preni unuflankajn komercajn rimedojn kontraŭ Ĉinio, ĝi venigos severan influon al sia propra ekonomia disvolviĝo kaj la bonfarto de sia popolo.

La Ministerio de Komerco diris ĵaŭde, ke Ĉinio publikigos la reviziitajn negativajn listojn pri merkataliro de fremda investado antaŭ la fino de ĉi tiu monato.

Gao Feng, proparolanto de la Ministrejo de Komerco, diris en gazetara konferenco, ke la novaj listoj, unu por la provaj liberkomercaj zonoj kaj unu por la ceteraj regionoj de la lando, grandigos la kampojn malfermitajn al fremda investo. Li diris, ke la reviziado ankoraŭ iras, kaj la ministerio esploros rilatajn demandojn kaj vastigos reformojn por krei pli justan, pli stabilan, travideblan kaj antaŭvideblan medion por investado.

La Sekureca Konsilio de UN ĵaŭde unuanime adoptis la rezolucion 2475, urĝante partiojn de armitaj konfliktoj preni rimedojn por protekti civilulojn, inkluzive de handikapuloj, kaj sin deteni de perforto kontraŭ civiluloj en konflikto, laŭ siaj obligacioj sub internacia leĝo.

La rezolucio postulas, ke ĉiuj ŝtatoj efektive respondecigu tiujn, kiuj faris krimojn kontraŭ civiluloj, inkluzive de handikapuloj, en armita konflikto, kaj certigu, ke viktimoj ricevu juĝajn helpon kaj kompenson. Ĝi ankaŭ urĝas ĉiujn ŝtatojn preni necesajn rimedojn por elimini diskriminacion kaj marĝenigon kontraŭ handikapuloj en armita konflikto.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin