Kim Jong Un ricevis leteron de Donald Trump

(GMT+08:00) 2019-06-23 10:53:59     Redaktoro:Zhao

laŭ dimanĉa raporto de la korea centra novaĵ-agentejo, la plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) Kim Jong Un ricevis leteron de usona prezidento Donald Trump.

laŭ la raporto, post legado de la letero Kim "kontente" esprimis, ke "la letero entenas bonajn enhavojn". Kim diris ankaŭ, ke li dankis pro "la politikaj juĝkapabloj kaj eksterordinara kuraĝo de prezidento Trump" kaj esprimis, ke li "prudente konsideros la interesajn enhavojn de la letero".

La raporto kunhavis foton de Kim Jong Un, kiu legas leteron sidante antaŭ tablo, tamen ne malkaŝis konkretajn enhavojn de la letero, nek diris pri la dato de ricevo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin