Novaĵoj (Junio 24)

(GMT+08:00) 2019-06-24 15:59:09     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 24-a de junio, lunde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉina prezidanto ĉeestos la 14an Pintkunvenon de la Grupo 20; Ĉina vicministro pri agrikulturo kaj kamparaj aferoj Qu Dongyu elektiĝis kiel ĝenerala direktoro de la Nutraĵa kaj Agrikultura Organizo de la UN. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestos la 14an Pintkunvenon de la Grupo 20 (G20) en Osako, Japanio de la 27a ĝis la 29a de junio, laŭ la invito de japana ĉefministro Shinzo Abe. Lunde la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj okazigis gazetaran konferencon pri la vojaĝo de Xi.

Zhang Jun, helpanto de ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj, diris en la gazetara konferenco, ke Xi ĉeestos plenajn kunvenojn de la kvar fazoj de la pintkunveno, aliĝos al diskutoj pri ekonomio kaj komerco de la mondo, cifereca ekonomio, inkluziva kaj daŭripova disvolvado, infrastruktura konstruo, klimatŝanĝiĝo, energio kaj medio, kaj eksplikos opiniojn de Ĉinio pri la monda ekonomia situacio. Zhang diris, ke Xi ĉeestos ankaŭ neoficialan kunvenon de gvidantoj de BRICS-landoj, neoficialan kunvenon de gvidantoj de Ĉinio, Rusio kaj Hindio, kaj malgrandskalan kunvenon de gvidantoj de Ĉinio kaj afrikaj landoj por kunordigi opiniojn pri profundigo de kunlaboro inter emerĝantaj merkatoj kaj inter evoluantaj landoj kaj pri efektivigo de la Tagordo 2030 de la UN pri Daŭripova Disvolvado. Li aldonis, ke Xi ankaŭ havos duflankajn renkontiĝojn kun gvidantoj de pluraj landoj.

Ĉina vicministro pri komerco Wang Shouwen diris, ke la internacia komunumo atendas, ke ĉeestantoj de la pintkunveno faros sincerajn, profundajn kaj konstruemajn dialogojn kaj montros direkton por la ekonomia disvolvado de la mondo, kaj ke la ĉina flanko esperas, ke la pintkunveno atingos pli da konsentoj.

Lunde en la Granda Popola Halo en Pekino, ĉina vicprezidanto Wang Qishan havis kolektivan renkontiĝon kun delegaciestroj de afrikaj landoj, kiuj venis al Ĉinio por kunveno de kuordigantoj pri efektivigo de rezultoj de la Pekina Pintkunveno de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro.

Wang diris, ke danke al la klopodoj de ĉinaj kaj afrikaj gvidantoj de kelkaj generacioj kaj popoloj de la du flankoj, ĉina-afrikaj rilatoj estis senŝanceliĝaj kaj fariĝis pli firmaj kaj atingis brilan sukceson en la pasintaj jaroj, kaj ke okazigo de la kunveno de kuordigantoj estas grava rimedo por efektivigo de rezultoj de la Pekina Pintkunveno de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro, kiu okazis en septembro de la lasta jaro kaj ankaŭ grava okazaĵo por ĉina-afrikaj rilatoj.

Dimanĉe en Pekino, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi renkontiĝis aparte kun sieraleona ministro pri eksterlandaj aferoj Nabeela Tunis, gabona ministro pri eksterlandaj aferoj Alain Claude Bilie, kamerunia ministro pri eksterlandaj aferoj Lejeune Mbella Mbella, ministro pri eksterlandaj aferoj de Sao-Tomeo kaj Principeo, Elsa Teixeira Pinto, somalia ministro pri eksterlandaj aferoj Ahmed Isse Awad, madagaskara ministro pri eksterlandaj aferoj Andriantsit Ohaina Franck Michel Niaina, ministro pri eksterlandaj aferoj de la Konga Respubliko, Jean Claude Gakosso, kaj senegalia ministro pri eksterlandaj aferoj Amadou Ba.

En renkontiĝo kun Tunis, Wang diris, ke la du landoj estas bonaj amikoj kaj bonaj fratoj, kaj vokis la du flankojn plu firme subteni unu la alian pri demandoj koncernaj al iliaj kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj, plifortigi la akordigon de la iniciato Zono kaj Vojo kaj la ok ĉefaj iniciatoj proponitaj en la Pekino Pintkunveno de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro kun mezlongperioda nacia evoluiga plano de Sieraleono, kaj fortigi kunlaboron pri infrastruktura konstruo, agrikulturo kaj fiŝkaptado, sanprotekto, komunikado, kaj kapablokonstruo.

Tunis diris, ke Sieraleono subtenas Afrikon kaj Ĉinion en profundigo de partnereco kaj pretas fortigi komunikadon kaj kunordigon kun Ĉinio pri efektivigo de la disvolvaj celoj de la Tagordo 2030 de la UN kaj la Pariza Interkonsento pri klimatŝanĝiĝo kaj reformo de la sistemo pri regado de la mondo.

Dimanĉe posttagmeze en Romo okazis 41a sesio de la Konferenco de la Nutraĵa kaj Agrikultura Organizo de la Unuiĝintaj Nacioj. Qu Dongyu, ĉina vicministro pri agrikulturo kaj kamparaj aferoj, estis elektita kiel ĝenerala direktoro de la organizo. Li estas la 9a ĝenerala direktoro de la organizo kaj la unua el Ĉinio en la historio de la organizo.

De la 22a ĝis la 23a de junio en la tajlanda ĉefurbo Bangkoko okazis la 34a Pintkunveno de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL). Prayuth Chan-ocha, ĉefministro de Tajlando, la deĵoranta prezidanto-lando de la asocio, diris dimanĉe en gazetara konferenco, ke gvidantoj de la membroj de la asocio unuanime konsentis akceli la intertraktadon pri la Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco (RAEP) por ke ĝi povu esti finita en tiu ĉi jaro.

La Blanka Domo sabate publikigis la tiel nomatan ekonomian solvon "Jarcenta Interkonsento" pri traktado de la palestina-israela demando. La palestina flanko esprimis oponon kontraŭ la solvo.

La celo de tiu ĉi ekonomia solvo nomata "paco akcelas ekonomian prosperon" inkluzivas ebligi planitan investon kun la sumo de 50 miliardoj da usonaj dolaroj por Palestino, krei milionon da laborpostenoj por palestinanoj kaj malaltigi senlaborecon en Palestino ĝis proksimume unu cifero en la venontaj dek jaroj. Krome, la solvo planas helpi Cisjordanion kaj Gazaon integriĝi al la mez-orienta kaj tutmonda merkato, akceli kunlaboron de Palestino kun najbaraj landoj, kaj antaŭenigi ekonomian disvolvadon de Egiptio, Israelo, Jordanio kaj Libano.

Proparolanto de la Palestina Nacia Liberiga Movado publikigis deklaron dimanĉe, dirante, ke la ekonomia solvo publikigita de Usono estas sufoki per monrimedoj de arabaj landoj la deziron de la palestina popolo pri politika solvado de la malakordo inter Palestino kaj Israelo. La proparolanto vokis la arabajn landojn, kiuj baldaŭ ĉeestos la ekonomian seminarion en Barejno, rifuzi la usonan proponon. Proparolanto de la Palestina Islama Rezist-Movado diris, ke la usona plano intencas turni la palestinan demandon en ekonomian kaj humanitaran demandon kaj pavimi la vojon por efektivigo de la "Jarcenta Interkonsento".

Usona prezidento Donald Trump diris sabate, ke li prokrastis je du semajnoj la agadon kontraŭ neleĝaj enmigrintoj, kiu devus esti komencita en dimanĉo laŭ la origina plano, donante pli da tempo al la Respublika Partio kaj la Demokrata Partio por serĉi solvon de politika traktado de la demando pri neleĝaj enmigrintoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin