La ŝipo Empress of China antaŭsignis malfacilan dekroĉiĝon de Usono for de Ĉinio

(GMT+08:00) 2019-06-24 19:12:12     Redaktoro:Xiong

Nur kelkaj homoj kun la usona respublikano-senatano Marco Rubio kiel reprezentanto, profitante de la ĉiam pli akriĝanta komerca konflikto inter Ĉinio kaj Usono, faris bruegon pri "malkroĉiĝo de Usono for de Ĉinio" kaj pretendis tranĉi interrilaton inter Ĉinio kaj Usono flanke de komerco, scienctekniko, kulturo kaj tiel plu. Tiuj homoj forgesis la historion de la usona evoluado.

La 22an de februaro 1784, Usono, kiu ĵus fondiĝis, trarompis la ekonomian blokadon de Britio, sendante al Ĉinio la komercan ŝipon nomatan Empress of China. Ĝi navigis tra Atlantiko, preter la Bonespera Kabo, tra la Hindia Oceano, en Pacifikon kaj la Sudan Ĉinan Maron, kaj fine atingis en la 28a de aŭgusto la urbon Kantono, Ĉinio. Tiu navigo inter la du bordoj de Pacifiko estas la unua komerca kontakto inter la plej antikva lando kaj la plej juna lando.

Tiu ĉi longadistanca marovojaĝo vidigis la usonanojn, ke el la malproksima ĉina merkato fontas riĉaj profitoj, kaj pro tio sekvis veloj kaj veloj el Usono, kiu intencis fari rektan komercadon kun Ĉinio. La tiutempa ĵurnalo New York Times nomis la sukcesan marbapton de la ŝipo Empress of China "la unua mejloŝtono de la usona komerca historio", kaj tiel la ĉinaj varoj estis grandege postulemaj en la usona merkato.

Oni ne forgesu, ke kiam Usono suferis la ekonomian blokadon, ĝi transnavigis oceanojn por serĉi komercajn ŝancojn, kaj ĝi trovis ilin en Ĉinio. Sed nun iuj usonaj personoj bruegas pri la aserto "dekroĉiĝo" de Usono for de Ĉinio, kio estas grandega eraro, ĉar ĝi ne nur damaĝus la rilatecon inter Ĉinio kaj Usono, sed ankaŭ detruus gravan bazon de la tutmonda ekonomio.

La historio kaj realeco ambaŭ pruvis, ke kunlaboro utilas al ambaŭ landoj, dum interbatalo malutilas al ĉiu el ambaŭ. Por Usono, kiu nun dronas en konfuzeco, necesas rememori pri la historio de la komerca deveno de sia lando kaj alveni al la fakto: dekroĉiĝ de Ĉinio iasence signifas dekroĉiĝi de ŝancoj, de la estonteco, kaj eĉ de la mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin