Wang Yi: kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko estas sincera, senpartieca kaj sencela je geopolitiko

(GMT+08:00) 2019-06-24 21:06:45     Redaktoro:Xiong

La 24an de junio la ĉina ministro pri eksterlanaj aferoj Wang Yi intervidiĝis respektive kun la zambia ministro pri eksterlandaj aferoj Joseoh Malanji, la kabo-verda ministro pri eksterlandaj aferoj Luis Filipe Tavares kaj la liberia ministro pri eksterlandaj aferoj Gbehzohnga R M Findley. Wang Yi diris, ke la kunlaboro de Ĉinio kun Afriko estas sincera, senpartieca kaj sencela je geopolitiko.

Wang Yi emfazis, ke Ĉinio konsekvence persistas pri la principo ne interveni en alies internajn aferojn kaj, laŭ bezono de afrikaj landoj, disvolvas kunlaboron kadre de la sud-suda kunlaboro; la afrikaj ŝuldoj en pasintaj jaroj formiĝintaj rilatas ne al Ĉinio, kaj kontraŭe, la kunlaboro inter Ĉinioi kaj Afriko estas utila akceli afrikan konstruadon en bazaj instalaĵoj, ebligi al Afriko akiri ekonomiajn kaj sociajn interesojn, plifortigi memstare disvolvan kapablon de afrikaj landoj, kaj fine atingi daŭripovan evoluadon.

Wang Yi rimarkigis, ke Afriko estas granda scenejo de kunlaboro por diversaj landoj, sed ne areno por potencoj; kiu vere taksas, respektas kaj subtenas Afrikon, afrikaj amikoj mem povas havigi al si ĝustan konkludon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin