Trump prokrastis agadon kontraŭ neleĝaj enmigrintoj

(GMT+08:00) 2019-06-24 12:37:56     Redaktoro:Yu

Usona prezidento Donald Trump diris sabate, ke li prokrastis je du semajnoj la agadon kontraŭ neleĝaj enmigrintoj, kiu devus esti komencita en dimanĉo laŭ la origina plano, donante pli da tempo al la Respublika Partio kaj la Demokrata Partio por serĉi solvon de politika traktado de la demando pri neleĝaj enmigrintoj.

Trump diris, ke se la du partioj ne povus kunlabori kaj trovi solvon al la demando pri enmigrintoj el la suda landlimo, koncernaj departementoj komencos rehejmenigi neleĝajn enmigrintojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin