Gvidantoj de ASOAL konsentis akceli intertraktadon pri RAEP

(GMT+08:00) 2019-06-24 13:11:41     Redaktoro:Yu

De la 22a ĝis la 23a de junio en la tajlanda ĉefurbo Bangkoko okazis la 34a Pintkunveno de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL). Prayuth Chan-ocha, ĉefministro de Tajlando, la deĵoranta prezidanto-lando de la asocio, diris dimanĉe en gazetara konferenco, ke gvidantoj de la membroj de la asocio unuanime konsentis akceli la intertraktadon pri la Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco (RAEP) por ke ĝi povu esti finita en tiu ĉi jaro.

Prayuth diris, ke la pintkunveno atribuis grandan gravecon al pli intensa konstruado de la regiona ekonomio, kaj ke la Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco kiel liberkomerca interkonsento kovranta la plej grandan loĝantaron en la mondo fariĝos grava instrumento akcelanta senĉesan bonigon de la regionaj komerco kaj ekonomio. Li aldoni, ke la fino de la intertraktado en la kuranta jaro helpos traktadon de komercaj disputoj kun gravaj partneroj, kaj ke la asocio esperas, ke Ĉinio kaj Usono solvos komercajn demandojn kiel eble plej frue.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin