Ĉina vicprezidanto renkontiĝis kun afrikaj delegaciestroj

(GMT+08:00) 2019-06-24 13:47:50     Redaktoro:Yu

Lunde en la Granda Popola Halo en Pekino, ĉina vicprezidanto Wang Qishan havis kolektivan renkontiĝon kun delegaciestroj de afrikaj landoj, kiuj venis al Ĉinio por kunveno de kuordigantoj pri efektivigo de rezultoj de la Pekina Pintkunveno de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro.

Wang diris, ke danke al la klopodoj de ĉinaj kaj afrikaj gvidantoj de kelkaj generacioj kaj popoloj de la du flankoj, ĉina-afrikaj rilatoj estis senŝanceliĝaj kaj fariĝis pli firmaj kaj atingis brilan sukceson en la pasintaj jaroj, kaj ke okazigo de la kunveno de kuordigantoj estas grava rimedo por efektivigo de rezultoj de la Pekina Pintkunveno de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro, kiu okazis en septembro de la lasta jaro kaj ankaŭ grava okazaĵo por ĉina-afrikaj rilatoj. Li diris, ke la du flankoj devas akordigi pensojn, starigi konsenton kaj akceli kunlaboron, kaj la ĉina flanko plu laboros kun la afrikaj landoj por puŝi la ĉina-afrikan ampleksan strategian partnerecon al nova nivelo kaj konstrui pli striktan ĉina-afrikan komunumon kun komuna estonteco.

La afrikaj delegaciestroj diris, ke ĉina-afrika kunlaboro estas ekzemplo de sud-suda kunlaboro, kaj la afrika flanko aprezas la evoluigan reĝimon kaj grandan atingon de Ĉinio kaj volas labori kun Ĉinio por kune konstrui la Zonon kaj Vojon kaj efektivigi la rezultojn de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin