Ĉina prezidanto ĉeestos pintkunvenon de G20

(GMT+08:00) 2019-06-24 14:28:05     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestos la 14an Pintkunvenon de la Grupo 20 (G20) en Osako, Japanio de la 27a ĝis la 29a de junio, laŭ la invito de japana ĉefministro Shinzo Abe. Lunde la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj okazigis gazetaran konferencon pri la vojaĝo de Xi.

Zhang Jun, helpanto de ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj, diris en la gazetara konferenco, ke Xi ĉeestos plenajn kunvenojn de la kvar fazoj de la pintkunveno, aliĝos al diskutoj pri ekonomio kaj komerco de la mondo, cifereca ekonomio, inkluziva kaj daŭripova disvolvado, infrastruktura konstruo, klimatŝanĝiĝo, energio kaj medio, kaj eksplikos opiniojn de Ĉinio pri la monda ekonomia situacio. Zhang diris, ke Xi ĉeestos ankaŭ neoficialan kunvenon de gvidantoj de BRICS-landoj, neoficialan kunvenon de gvidantoj de Ĉinio, Rusio kaj Hindio, kaj malgrandskalan kunvenon de gvidantoj de Ĉinio kaj afrikaj landoj por kunordigi opiniojn pri profundigo de kunlaboro inter emerĝantaj merkatoj kaj inter evoluantaj landoj kaj pri efektivigo de la Tagordo 2030 de la UN pri Daripova Disvolvado. Li aldonis, ke Xi ankaŭ havos duflankajn renkontiĝojn kun gvidantoj de pluraj landoj.

Ĉina vicministro pri komerco Wang Shouwen diris, ke la internacia komunumo atendas, ke ĉeestantoj de la pintkunveno faros sincerajn, profundajn kaj konstruemajn dialogojn kaj montros direkton por la ekonomia disvolvado de la mondo, kaj ke la ĉina flanko esperas, ke la pintkunveno atingos pli da konsentoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin