Irana filmo Kastelo de Revo gajnis premion por plej bona filmo

(GMT+08:00) 2019-06-25 08:41:59     Redaktoro:Selena

En la 23a de junio, okazis ceremonio por donado de la premio Jinjue de la 22a Ŝanhaja Internacia Filmfestivalo. Irana filmo Kastelo de Revo gajnis premiojn por plej bona filmo kaj plej bona reĝisoro.

Ĉijare entute 2555 filmoj el diversaj landoj kaj regionoj konkuris pri premioj de la filmfestivalo, kaj fine 15 el ili estis elektitaj kiel kandidatoj por la premioj.

La filmo Kastelo de Revo priparolas rakonton de patro kaj gefiloj, kiuj rehavigis al si la amon post foresto je tri jaroj. Ĝi fokusiĝas al familiaj kontraŭdiroj de iranaj ordinaraj homoj. Juĝistoj opinias, ke la filmo profunde kaj precize traktas detalojn kaj tiel ne perdas sian kontinuecon kaj verecon. Kvankam ĝi estas rakonto en mallarĝa spaco kaj mallonga tempo, tamen vero de la vivo estas evidente malkovrita.

En la lastaj jaroj, la Ŝanhaja Internacia Festivalo aktive establis platformon por interŝanĝoj kaj kunlaboroj de filmaj kulturoj inter Azio kaj la mondo. Elstaraj filmoj partoprenis en eksponoj kaj forumoj, kaj pli multaj filmistoj kaj institucioj sinsekve venis al Ŝanhajo. Federacio de Filmfestivalo por Zono kaj Vojo estis fondita en la pasinta jaro dum la Ŝanhaja Internacia Festivalo. Ĝia membraro pliiĝis de 33 institucioj el 29 landoj al 38 institucioj el 33 landoj Ĉijare.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin