Novaĵoj (Junio 25)

(GMT+08:00) 2019-06-25 15:57:50     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 25-a de junio, marde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Xi sendis gratulan leteron al kunveno de kunordigantoj pri efektivigo de sekvaj agadoj de la Pekina Pintkunveno; Ĉina kaj usona ĉefreprezentantoj por komerca intertraktado telefone interparolis. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan leteron al malfermo de la Kunveno de Kunordigantoj pri Efektivigo de la Sekvaj Agadoj de la Pekina Pintkunveno de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro (FĈAk), kiu okazas marde en Pekino.

Xi diris en la letero, ke la Pekina Pintkunveno de Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro sukcese okazis en la lasta septembro, markante mejloŝtonon en la historio de ĉina-afrikaj rilatoj, kaj gvidantoj de Ĉinio kaj afrikaj landoj unuanime decidis akceli kunordigon de la komuna konstruado de la Zono kaj Vojo kun la Tagordo 2063 de la Afrika Unio kaj evoluigaj strategioj de afrikaj landoj, konstrui ĉina-afrikan komunumon kun komuna estonteco, en kiu la du flankoj prenas sur sin komunajn respondecojn, kondukas kunlaboron por komuna gajno, dividas feliĉon kaj prosperan kulturon, firmigas sekurecon kaj harmonie kunekzistas, kaj efektivigi la ok ĉefajn agadojn de la ĉina-afrika kunlaboro, kaj desegnis planon pri pli altnivela disvolvado de la duflankaj rilatoj.

Lunde laŭ interkonsento, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ĉina vicĉefministro kaj estro de la ĉina flanko por la ĉina-usona ampleksa ekonomia dialogo Liu He, telefone konversaciis kun usona komerca reprezentanto, kaj ministro pri komerco Robert Lighthizer. Laŭ instrukcioj faritaj de la du ŝtatestroj en telefona interparolado, la du flankoj interŝanĝis opiniojn pri ekonomiaj kaj komercaj demandoj, kaj konsentis plu subteni komunikadon.

Marde en Pekino malfermiĝis la Kunveno de Kunordigantoj pri Efektivigo de la Sekvaj Agadoj de la Pekina Pintkunveno de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro. Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi ĉeestis la malferman kunvenon. Li voĉlegis gratulan leteron de ĉina prezidanto Xi Jinping kaj faris paroladon.

Wang diris, ke la letero de Xi, kiu reflektas lian profundan amikecon kun afrikaj landoj kaj iliaj popoloj kaj esprimas fortan deziron de la ĉina registaro pri disvolvado de rilatoj kun afrikaj landoj, ne nur prezentas klarajn postulojn al la kunveno, sed ankaŭ montras direkton por longperioda disvolvado de ĉina-afrikaj rilatoj.

Lunde en Pekino, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi havis apartajn renkontiĝojn kun ministroj pri eksterlandaj aferoj el naŭ afrikaj landoj, kaj ili promesis klopodi por fortigi kunlaboron kaj subteni multflankecon.

La ministroj pri eksterlandaj aferoj estas Naledi Pandor el Sud-Afriko, Palamagamba Kabudi el Tanzanio, Ezechiel Nibigira el Burundo, Aurelien Agbenonci el Benino, Nhial Deng Nhial el Sud-Sudano, Mamadou Tangara el Gambio, Joseph Malanji el Zambio, Luis Filipe Tavares el Kabo-Verda, kaj Gbehzohngar Findley el Liberio.

Ili estas en Pekino por ĉeesto al la Kunveno de Kunordigantoj pri la Efektivigo de la Sekvaj Agadoj de la Pekina Pintkunveno de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro, kun la celo pli bone efektivigi la rezultojn de Pekina Pintkunveno en 2018.

Dum renkontiĝo kun Pandor, Wang laŭdis la solidan reciprokan fidon kaj profunde enradikiĝintan tradician amikecon inter Ĉinio kaj Sud-Afriko. Wang diris, ke Ĉinio kaj Sud-Afriko, ambaŭ kiel gravaj reprezentantoj de emerĝantaj merkatoj kaj evolulandoj, devas komune protekti la misiojn kaj principojn de la Ĉarto de la UN, subteni multflankecon, persisti en bazaj normoj pri internaciaj rilatoj, kaj oponi iun ajn unuflankecon kaj tiranecon, por akceli pacon, disvolviĝon kaj prosperon de la mondo.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris lunde en regula gazetara konferenco, ke la ĉina flanko esperas, ke aktiva interagado inter gvidantoj de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) kaj Usono povos helpi firmigon de la tendenco de kontaktoj inter la du landoj kaj liveri movforton al plua dialogo inter la du flankoj.

Estis raporto, ke proparolanto de la Blanka Domo konfirmis, ke antaŭ nelonge usona prezidento Donald Trump sendis leteron al la plej alta gvidanto de la KDPR, Kim Jong Un, kaj diris, ke ili subtenas komunikadon. Antaŭ tio, ankaŭ la Korea Centra Novaĵ-Agentejo publikigis ĉi-rilatan novaĵon.

Responde al ĉi-rilata demando, Geng diris, ke li legis ĉi-rilatan raporton kaj rimarkis pozitivajn rimarkojn de la du flankoj. Li diris, ke la ĉina flanko ĉiam opinias, ke dialogo kaj konsiliĝo estas la fundamenta elirejo al traktado de la demando de la Korea Duoninsulo, kaj la ĉina flanko esperas, ke aktiva interagado inter gvidantoj de la du landoj povos helpi firmigon de la tendenco de kontaktoj inter la du landoj kaj liveri movforton al plua dialogo inter la du landoj.

Ĉinio sendis novan sateliton de la Navigad-Satelita Sistemo BeiDou al la kosmo de la Xichang-a Satelit-Lanĉa Centro en la ĉina sudokcidenta provinco Sichuan je la 2a horo kaj 9 minutoj marde frumatene.

La satelito, ĵetita per la portoraketo Changzheng-3B, estis sendita al la klinita geosinkrona tergloba orbito. Ĝi estas la 46a satelito de la satelitfamilio de la Navigad-Satelita Sistemo BeiDou kaj la 21a satelito de la sistemo BeiDou-3.

Usona prezidento Donald Trump anoncis lunde, ke lia lando efektivigas novajn kaj severajn sankciojn kontraŭ Irano meze de alta streĉeco inter Vaŝingtono kaj Teherano.

Trump lunde subskribis administran ordonon, komencante aldonajn ekonomiajn sankciojn kontraŭ Irano. Trump diris al raportistoj, ke la celoj de la novaj sankcioj inkluzivas la plej altan gvidanton de Irano, la ajatolon Ali Khamenei. Trump diris, ke la nova agado estas efektivigi severajn sankciojn kontraŭ la plej alta gvidanto de Irano kaj la oficejo de la plej alta gvidanto de Irano kaj multaj aliaj. Li asertis, ke la rimedo estis prenita post serio da agresaj kondutoj de la irana reĝimo en la lastaj semajnoj, inkluzive de paffaligo de usona senpilota aviadilo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin