Ĉinio sendis novan sateliton de la Navigad-Satelita Sistemo BeiDou al la kosmo de la Xichang-a Satelit-Lanĉa Centro en la ĉina sudokcidenta provinco Sichuan je la 2a horo kaj 9 minutoj marde frumatene.
La satelito, ĵetita per la portoraketo Changzheng-3B, estis sendita al la klinita geosinkrona tergloba orbito. Ĝi estas la 46a satelito de la satelitfamilio de la Navigad-Satelita Sistemo BeiDou kaj la 21a satelito de la sistemo BeiDou-3.
La dezajno de la konstelacio BeiDou estas unika, inkluzive de meza tergloba orbito, geosinkrona tergloba orbito kaj klinitaj geosinkronaj geoorbitaj satelitoj.