Ĉinio kaj afrikaj landoj promesis fortigi kunlaboron

(GMT+08:00) 2019-06-25 13:23:34     Redaktoro:Yu
Lunde en Pekino, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi havis apartajn renkontiĝojn kun ministroj pri eksterlandaj aferoj el naŭ afrikaj landoj, kaj ili promesis klopodi por fortigi kunlaboron kaj subteni multflankecon.

La ministroj pri eksterlandaj aferoj estas Naledi Pandor el Sud-Afriko, Palamagamba Kabudi el Tanzanio, Ezechiel Nibigira el Burundo, Aurelien Agbenonci el Benino, Nhial Deng Nhial el Sud-Sudano, Mamadou Tangara el Gambio, Joseph Malanji el Zambio, Luis Filipe Tavares el Kabo-Verda, kaj Gbehzohngar Findley el Liberio.

Ili estas en Pekino por ĉeesto al la Kunveno de Kunordigantoj pri la Efektivigo de la Sekvaj Agadoj de la Pekina Pintkunveno de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro, kun la celo pli bone efektivigi la rezultojn de Pekina Pintkunveno en 2018.

Dum renkontiĝo kun Pandor, Wang laŭdis la solidan reciprokan fidon kaj profunde enradikiĝintan tradician amikecon inter Ĉinio kaj Sud-Afriko. Wang diris, ke Ĉinio kaj Sud-Afriko, ambaŭ kiel gravaj reprezentantoj de emerĝantaj merkatoj kaj evolulandoj, devas komune protekti la misiojn kaj principojn de la Ĉarto de la UN, subteni multflankecon, persisti en bazaj normoj pri internaciaj rilatoj, kaj oponi iun ajn unuflankecon kaj tiranecon, por akceli pacon, disvolviĝon kaj prosperon de la mondo.

Dum la renkontiĝo kun Kabudi, Wang diris, ke Ĉinio volas labori kun Tanzanio por subteni altnivelajn interŝanĝojn, kaj profiti la oportunon de komuna konstruado de la Zono kaj Vojo kaj la Kunveno de Kunordigantoj por certigi pli bonajn rezultojn en duflanka kunlaboro.

La saman tagon, ankaŭ Yang Jiechi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj direktoro de la Oficejo de la Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj de la Centra Komitato de la KPĈ, renkontiĝis kun ĉiuj delegaciestroj por ĉeesto al la kunveno de kunordigantoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin