Ĉinio kaj afrikaj landoj kunvenas pri sekvaj agadoj de Pekina Pintkunveno

(GMT+08:00) 2019-06-25 14:10:57     Redaktoro:Yu

Marde en Pekino malfermiĝis la Kunveno de Kunordigantoj pri Efektivigo de la Sekvaj Agadoj de la Pekina Pintkunveno de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro. Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi ĉeestis la malferman kunvenon. Li voĉlegis gratulan leteron de ĉina prezidanto Xi Jinping kaj faris paroladon.

Wang diris, ke la letero de Xi, kiu reflektas lian profundan amikecon kun afrikaj landoj kaj iliaj popoloj kaj esprimas fortan deziron de la ĉina registaro pri disvolvado de rilatoj kun afrikaj landoj, ne nur prezentas klarajn postulojn al la kunveno, sed ankaŭ montras direkton por longperioda disvolvado de ĉina-afrikaj rilatoj.

Wang montris, ke la plano pri ĉina-afrika kunlaboro en la nova epoko estis desegnita, kaj grava estas la efektivigo. Ĉinio volas labori kun afrikaj landoj por plenumi promesojn per efektivaj kaj efikaj agoj kaj komplete kaj efike efektivigi konsentojn kaj rezultojn de la Pekina Pintkunveno de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro. Li akcentis, ke la du flankoj devas persisti en la fundamenta direkto de konstruado de la komunumo kun komuna estonteco, laŭiri la disvolvan vojon de komuna konstruado de la Zono kaj Vojo, defendi justan pozicion de multflankeco, protekti komunajn interesojn de ĉiuj evolulandoj kaj emerĝantaj merkatoj, kaj sekvi la spiriton de egala kaj malferma kunlaboro, por dividi komunan estontecon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin