Novaĵoj (Junio 26)

(GMT+08:00) 2019-06-26 15:22:12     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 26-a de junio, merkrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉinio kaj Ugando levis rilatojn ĝis ampleksa kunlabora partnereco; Ĉefministro emfazis redukton de komplikaj kaj superfluaj formalaĵoj kaj plibonigon de komerca medio. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj vizitanta uganda prezidento Yoweri Museveni marde konsentis levi la rilatojn inter siaj landoj ĝis ampleksa kunlabora partnereco.

Xi diris, ke nun ĉina-ugandaj rilatoj estas plej bonaj en la historio, ĉar la politika reciproka fido senĉese plialtiĝas, pragmata kunlaboro rikoltis fruktodonajn rezultojn, kaj la du flankoj subtenas striktan kunlaboron en internaciaj kaj regionaj aferoj. Li diris, ke Ĉinio pretas labori kun Ugando por akceli la rilatojn en la procezo de komuna konstruado de la Zono kaj Vojo kaj efektivigo de la rezultoj de la Pekina Pintkunveno de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro. Ĉinio kaj Ugando devas plu kompreni kaj subteni unu la alian pri demandoj rilataj al iliaj kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj. Li diris, ke Ĉinio volas plifortigi interŝanĝojn kun Ugando pri sperto de regado, kaj profundigi kunlaboron en la kampoj de infrastruktura konstruado, komerco, energio, agrikulturo, prevento kaj regado de epidemioj, homaj resursoj, industriaj parkoj kaj turismo. Li diris, ke ĉinaj entreprenoj estas instigitaj investi en Ugando laŭ merkat-orientitaj principoj. La ĉina flanko aprezas la pozitivan rolon de Ugando en konservado de regionaj paco kaj stabileco kaj subtenas la klopodojn de Ugando por protektado de nacia sekureco. Li alvokis la du flankojn komune kaj klare oponi protektismon kaj unuflankecon, protekti la internacian sistemon kaj internacian ordon kun la UN kiel la kerno, kaj sin dediĉi al konstruado de novtipaj internaciaj rilatoj kaj komunumo kun komuna estonteco por la homaro.

Museveni diris, ke Ugando prenos la starigon de la ampleksa kunlabora partnereco kiel okazon por profundigo de kunlaboro kun Ĉinio, kaj volas lerni de la Komunista Partio de Ĉinio sperton en ŝtata regado.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang akcentis marde, ke la registaro devas fari pluajn klopodojn por simpligi administrajn aprobojn, transdoni povon al pli malaltaj niveloj kaj plibonigi regulojn kaj servojn por optimumigi la komercan medion de la lando.

Li faris la rimarkojn en telekonferenco prezidita de vicĉefministro Han Zheng, ankaŭ membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio. Li diris, ke reformoj por transdono de povo kaj plibonigo de reguloj kaj servoj estas gravaj rimedoj por ekvilibrigo de la rilato inter registaro kaj merkato kaj ludis ŝlosilan rolon por pliigi laborpostenojn, nutri novan movforton por kresko kaj stabiligi la ekonomion dum la pasintaj jaroj. Li diris ankaŭ, ke dum firma antaŭenigo de la reformo kaj malfermo, Ĉinio devas preni transdonon de povo al pli malaltaj niveloj, plibonigon de reguloj kaj servoj kaj ankaŭ optimumigon de komerca medio kiel gravajn agojn por stabiligi dungadon, komercon, fremdan investon kaj merkatan anticipon.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris marde, ke Ĉinio esperas, ke la baldaŭa pintkunveno de la Grupo 20 en Oksako, Japanio sendos fortan signalon subteni multflankecon kaj oponi unuflankecon.

Amaskomunikiloj raportis, ke la Internacia Mona Fonduso kaj la Monda Organizo pri Komerco lunde publikigis raportojn respektive, esprimante maltrankvilon pri la nuna tutmonda ekonomia perspektivo. La raportoj diras, ke la limigaj rimedoj prenitaj de membroj de la Grupo 20 kaj la komerca streĉeco inter ili pliigas la necertecon de monda ekonomia kresko.

Responde al ĉi-rilata demando, Geng diris, ke nestabileco kaj necerteco en la tutmonda ekonomio devas esti atribuitaj ĉefe al komerca streĉeco kaŭzita de unuflankeco, protektismo kaj tiranaj praktikoj. Li diris, ke Ĉinio ĉiam rekomendas liberan komercon kaj protektas multflankan komercan sistemon bazitan sur reguloj. Ĉinio, kiel unu el la viktimoj de multoblaj komercaj restriktoj, ĉiam staras ĉe la frontlinio de opono kontraŭ unuflankeco, protektismo kaj tiranaj praktikoj. Li aldonis, ke Ĉinio volas serĉi konsenton kaj solvojn kun membroj de G20 en la pintokunveno en Osako rilate al akcelo de monda komerca kresko, antaŭenigo de monda ekonomia disvolvado, plibonigo de monda regado kaj traktado de riskoj kaj defioj.

Ĉina fakulo diris marde en Ĝenevo, ke redukto de malriĉeco per edukado ludis fundamentan rolon en la ĉina miraklo de liberigo de pli ol 700 milionoj da homoj el absoluta malriĉeco en la pasintaj 70 jaroj.

"La sukceso de Ĉinio en redukto de malriĉeco kuŝas en baza edukado, profesia edukado kaj supera edukado," diris doktoro Shang Haiming el la Instituto pri Homaj Rajtoj en Sudokcidenta Universitato de Politika Scienco kaj Leĝo, en sia parolado en la 41a sesio de la Homrajta Konsilio de la UN.

Shang diris, ke baza edukado por elimino de analfabeteco kaj efektivigo de universala kovrado de la naŭjara deviga edukado estis tre efikaj en mildigo de malriĉeco en Ĉinio, kaj ke Ĉinio antaŭis je unu paŝo en elimino de analfabeteco antaŭ 1960-aj jaroj, kiam la aliaj landoj de la mondo komencis atenti tion.

Marde, usona ŝtatsekretario Mike Pompeo subite vizitis la afganan ĉefurbon Kabulon kaj interparolis kun afganaj gvidantoj pri paca intertraktado kaj aliaj demandoj de la lando.

Afgana televido raportis, ke Pompeo diris al raportistoj post intertraktado kun afgana prezidento Ashraf Ghani kaj ĉefadministranto Abdullah Abdullah, ke li kaj la du afganaj gvidantoj unuanime opiniis, ke paco estas la plej grava tasko, kaj Afganio neniel povas esti azilo de internacia terorismo. Pompeo diris ankaŭ, ke Usono klare informis la afganan grupon Talibano, ke ĝi retiros siajn trupojn el Afganio, tamen ili ankoraŭ ne povis akordiĝi pri horaro de la retiro.

La Eŭropa Konsilio marde adoptis rezolucion, aldonante kondiĉon al la regularo pri la proceduro de la parlamenta asembleo de la konsilio, laŭ kiu Rusio fakte reakiris la voĉdonan rajton en la asembleo de la Eŭropa Parlamento.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin