Ĉinio kaj Ugando levis rilatojn ĝis ampleksa kunlabora partnereco

(GMT+08:00) 2019-06-26 13:51:31     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj vizitanta uganda prezidento Yoweri Museveni marde konsentis levi la rilatojn inter siaj landoj ĝis ampleksa kunlabora partnereco.

Xi diris, ke nun ĉina-ugandaj rilatoj estas plej bonaj en la historio, ĉar la politika reciproka fido senĉese plialtiĝis, pragmata kunlaboro rikoltis fruktodonajn rezultojn, kaj la du flankoj subtenas striktan kunlaboron en internaciaj kaj regionaj aferoj. Li diris, ke Ĉinio pretas labori kun Ugando por akceli la rilatojn en la procezo de komuna konstruado de la Zono kaj Vojo kaj efektivigo de la rezultoj de la Pekina Pintkunveno de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro. Ĉinio kaj Ugando devas plu kompreni kaj subteni unu la alian pri demandoj rilataj al iliaj kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj. Li diris, ke Ĉinio volas plifortigi interŝanĝojn kun Ugando pri sperto de regado, kaj profundigi kunlaboron en la kampoj de infrastruktura konstruado, komerco, energio, agrikulturo, prevento kaj regado de epidemioj, homaj resursoj, industriaj parkoj kaj turismo. Li diris, ke ĉinaj entreprenoj estas instigitaj investi en Ugando laŭ merkat-orientitaj principoj. La ĉina flanko aprezas la pozitivan rolon de Ugando en konservado de regionaj paco kaj stabileco kaj subtenas la klopodojn de Ugando por protektado de nacia sekureco. Li alvokis la du flankojn komune kaj klare oponi protektismon kaj unuflankecon, protekti la internacian sistemon kaj internacian ordon kun la UN kiel la kerno, kaj sin dediĉi al konstruado de novtipaj internaciaj rilatoj kaj komunumo kun komuna estonteco por la homaro.

Museveni diris, ke Ugando prenos la starigon de la ampleksa kunlabora partnereco kiel okazon por profundigo de kunlaboro kun Ĉinio, kaj volas lerni de la Komunista Partio de Ĉinio sperton en ŝtata regado. Li aldonis, ke unuflankeco estis tre danĝera, kaj ke Ugando kaj Ĉinio devas plifortigi komunikadon kaj kunordigon en multflankaj aferoj, inkluzive de tiuj en la kadro de la UN.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin