Vlogo--unu-minuta video kaptis ĉinan publikon

(GMT+08:00) 2019-06-26 17:12:47     Redaktoro:祃璟琳

Lastatempe la kompanio Douyin anoncis senlimigon de publikigo de unu-minuta video kaj planon pri datenoj de miliardo da bajtoj por kuraĝigi uzantojn filmi kaj enretigi videojn longajn je pli ol 30 sekundoj.

Kio estas videa blogo?

Videa blogo estas reta videa taglibro.

Samkiel en tradiciaj blogoj, videbloganto videe registras interesajn okazaĵojn kaj alŝutas ilin al la interreto por alies spektado.

Videa blogo ekdisvolviĝis antaŭ pli ol dek jaroj. En 2018 ĝi abrupte populariĝis kaj fariĝis tiom vaste uzata, ke oni eĉ nomis tiun jaron la komenca jaro de videaj blogoj.

En la tuta mondo, la ĉefaj videblogantoj estas junuloj, kiuj naskiĝis post la jaro 1995 aŭ 2000. Videa blogo iom post iom fariĝis unu el iliaj ĉefaj rimedoj por registri ĉiutagan vivon kaj montri sian personecon. La videoj temas pri ĉiutagaj bagatelaĵoj, grandaj aktivecoj kaj memorigaj eventoj.

Trajtoj de videa blogo

Videa blogo havas nefikcian enhavon. Plej grave estas, ke la videbloganto povas bone rakonti pri sia sperto kaj veki eĥon ĉe spektanto.

Pri vida efiko, ĝiaj avantaĝoj montriĝas en rapida muntado, profesia bildkvalito kaj klara piktogramo. Rapida muntado signifas, ke kiam spektantoj restas en eksciteco, novaj enhavoj estas jam aldonitaj. Krome, videa blogo havas klaran piktogramon, inkluzive de identiga simbolo, subtitolo kaj aliaj.

En la 5Ga tempo, la interreta rapido plue altiĝos, kaj tio faciligos vide-spektadon. Videa blogo fariĝos la ĉefa maniero registri ĉiutagan vivon.

Respondeculo de Douyin diris, ke videa blogo, kutime longa je kvin ĝis dek minutoj, aŭ eĉ pli longa, estas malfacila por kreado fare de ordinara homo, kiu devas atenti samtempe ritmon, muntadon kaj rakontadon. Beleco sin kaŝas en detaloj de la vivo de ordinaraj homoj, kaj mankas al ili sufiĉe da enhavoj por fari longan videon. Pro tio, Douyin preferas senlimigan publikigon de unu-minuta video.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin