La rakonto pri hui-stilaj konstruaĵoj

(GMT+08:00) 2019-06-27 09:53:47     Redaktoro:Xiong


La tuto de hui-stilaj konstruaĵoj estas unu el la gravaj partoj de hui-kulturo kaj estas ĉefa skolo el ĉinaj tradiciaj loĝdomoj. Hui-stilaj konstruaĵoj situas ĉefe en la urbo Huangshan de la provinco Anhui, la gubernio Wuyuan de la provinco Jiangxi kaj la urbo Jinhua de la provinco Zhejiang. En sudo de Anhui troviĝas pli ol cent antikvaj vilaĝoj kun pli ol 8000 hui-stilaj konstruaĵoj, kaj inter ili la vilaĝoj Xidi kaj Hongcun estas enskribitaj en la liston de Mondaj Kulturaj Heredaĵoj.

La hui-stila arkitekturo kunfandiĝas kun la hui-kulturo kaj la pejzaĝo. Cai Xiaoli, estro de Anhui-a Buroo pri Kultura Restaĵo, diris:

"Mi opinias, ke hui-stilaj konstruaĵoj estas harmoniaj kun montoj, arbaro kaj akvo. Ili estas puraj kaj estetike gustaj. Ili havas nigrajn tegolojn kaj blankajn murojn."

La regiono Huizhou en Anhui havas densan atmosferon de edukado, kaj tion reflektas la hui-stilaj konstruaĵoj. La skulptaĵoj sur hui-stilaj konstruaĵoj enkorpigas tradiciajn kulturajn rakontojn kaj prezentis figurojn, kiuj esperas feliĉan vivon. Cai Xiaoli diris:

"Hui-stilaj konstruaĵoj estas modeloj de harmonieco inter la homo kaj la naturo. Ili donas grandan inspiron por moderna aprezo de belaĵo, arta kreado, projekto de konstruaĵoj, ktp."

Por pli bone protekti la antikvajn konstruaĵojn, Anhui laboris multe.

Krome Anhui komencis la modelon "antikvaj konstruaĵoj +" por akceli miksitan disvolvon de la antikva arkitekturo kun kulturo, turismo kaj sporto. Cai Xiaoli diris:

"Oni ne nur protektas la kulturajn restaĵojn, sed ankaŭ uzas la antikvajn konstruaĵojn. Unue ni adoptas la sistemon de rendevuo kaj limigas nombron de turistoj. Due ni rigore plenumas koncernajn politikojn."

Por altigi popularecon kaj ekonomian profiton de antikvaj hui-stilaj konstruaĵoj, la registaro organizas ekspoziciojn kaj artajn prezentojn enlande kaj eksterlande por altiri pli multajn ĉinojn kaj fremdlandanojn kaj konigi hui-stilajn konstruaĵojn kaj hui-kulturon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin