Fokusoj de la Semajno (Jun. 28)

(GMT+08:00) 2019-06-28 10:32:06     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan leteron al la 1a Ĉina-Afrika Ekonomia kaj Komerca Ekspozicio, kiu malfermiĝis ĵaŭde en Changsha, ĉefurbo de la ĉina centra provinco Hunan.

Xi diris en sia letero, ke Ĉinio kaj Afriko estas bonaj amikoj, partneroj kaj fratoj kun komuna sorto kaj komunaj interesoj, kaj delonge, Ĉinio kaj Afriko aktive kondukis pragmatan kunlaboron konforme al tendenco de la epoko kaj postuloj de sia disvolviĝo kaj surbaze de egaleco kaj reciproka profito kaj akiris rimarkindajn rezultojn, kiuj profitigis popolojn de la du flankoj.

Xi diris ankaŭ, ke en la lasta septembro en la Pekina Pintkunveno de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro, li deklaris establi la Ĉina-Afrikan Ekonomian kaj Komercan Ekspozicion kun la celo starigi platformon por ekonomia kaj komerca kunlaboro inter la du flankoj. Li esperis, ke la du flankoj fortigos la akordigon de agoj dum efektivigo de la ok ĉefaj agadoj proponitaj en la Pekina Pintkunveno, aktive esploros novan vojon de kunlaboro, nutros novajn punktojn por kreskigo de kunlaboro kaj antaŭenpuŝos ĉina-afrikan ekonomian kaj komercan kunlaboron al nova nivelo.

Ĉina fakulo diris marde en Ĝenevo, ke redukto de malriĉeco per edukado ludis fundamentan rolon en la ĉina miraklo de liberigo de pli ol 700 milionoj da homoj el absoluta malriĉeco en la pasintaj 70 jaroj.

"La sukceso de Ĉinio en redukto de malriĉeco kuŝas en baza edukado, profesia edukado kaj supera edukado," diris doktoro Shang Haiming el la Instituto pri Homaj Rajtoj en Sudokcidenta Universitato de Politika Scienco kaj Leĝo, en sia parolado en la 41a sesio de la Homrajta Konsilio de la UN.

Shang diris, ke baza edukado por elimino de analfabeteco kaj efektivigo de universala kovrado de la naŭjara deviga edukado estis tre efikaj en mildigo de malriĉeco en Ĉinio, kaj ke Ĉinio antaŭis je unu paŝo en elimino de analfabeteco antaŭ 1960-aj jaroj, kiam la aliaj landoj de la mondo komencis atenti tion. Li diris, ke en 1949, pli ol 80% de la ĉina loĝantaro de 540 milionoj estis analfabetaj, kun pli granda proporcio de pli ol 95% en la vastaj kamparaj regionoj. Danke al la alfabetigo en jardekoj, la nombro de analfabetaj loĝantoj estis reduktita de 432 milionoj ĝis 55 milionoj, aŭ ĝis 4,08% en 2010, malgraŭ la kresko de la nacia loĝantaro de 540 milionoj en 1949 ĝis 1 340 milionoj.

La rusa Federacia Konsilio, la supera ĉambro de la parlamento, merkrede aprobis leĝprojekton suspendi la Traktaton pri Mezdistancaj Nukleaj Fortoj subskribita inter la iama Sovetunio kaj Usono en 1987.

Frants Klintsevich, membro de la Komitato pri Defendo kaj Sekureco de la Federacia Konsilio, diris, "Rusio faris sian plejeblon por konservi la traktaton, sed lasi la retiron de Usono sen respondo signifas oferi la interesojn de nia nacia sekureco. Samtempe ni pretas reveni al la plenumado de la traktato en iu ajn tempo."

La rusa Ŝtata Dumao, la malsupera ĉambro de la parlamento, aprobis la leĝprojekton prezentitan de rusa prezidento Vladimir Putin en la 18a de junio. Putin decidis ĉesigi la partoprenon de Rusio en la Traktaton pri Mezdistancaj Nukleaj Fortoj en februaro por reagi al la usona decido pri retiro el la traktato post ses monatoj ekde februaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin