Novaĵoj (Junio 27)

(GMT+08:00) 2019-06-27 15:47:47     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 27a de junio, ĵaŭde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke ĉina prezidanto atingis Japanion por pintkunveno de la G20; Ĉinio malaltigos interezprocenton de financado por malgrandaj kaj miniaturaj firmaoj. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde atingis Osakon, Japanio por la 14a Pintkunveno de la Grupo 20, ĉefaj ekonomioj de la mondo, kiu okazos vendrede kaj sabate.

La aviadilo de Xi atingis la Internacian Flughavenon Kansai de Osako posttagmeze je la 1a horo kaj 15 minutoj. Xi estis salutita de japanaj altrangaj oficialuloj, kiam li iris el la kajuto.

Dum la osaka pintkunveno, Xi partoprenos en diskutoj pri temoj koncernaj al ekonomio kaj komerco de la mondo, la cifereca ekonomio, inkluziva kaj daŭripova kresko, infrastruktura konstruo, klimato, energio kaj medio, eksplikos la starpunkton de Ĉinio pri la monda ekonomia situacio kaj proponos solvojn por la nunaj problemoj. Krome, li ankaŭ planas partopreni en serio da plurflankaj renkontiĝoj flanke de la pintkunveno, inkluzive de neoficiala kunveno de gvidantoj de BRICS-landoj, neoficiala kunveno de gvidantoj de Ĉinio, Rusio kaj Hindio, kaj ankaŭ renkontiĝo kun afrikaj gvidantoj.

Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan leteron al la unua Ĉina-Afrika Ekonomia kaj Komerca Ekspozicio, kiu malfermiĝis ĵaŭde en Changsha, ĉefurbo de la ĉina centra provinco Hunan.

Xi diris en sia letero, ke Ĉinio kaj Afriko estas bonaj amikoj, partneroj kaj fratoj kun komuna sorto kaj komunaj interesoj, kaj delonge, Ĉinio kaj Afriko aktive kondukis pragmatan kunlaboron konforme al tendenco de la epoko kaj postuloj de sia disvolviĝo kaj surbaze de egaleco kaj reciproka profito kaj akiris rimarkindajn rezultojn, kiuj profitigis popolojn de la du flankoj.

Xi diris ankaŭ, ke en la lasta septembro en la Pekina Pintkunveno de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro, li deklaris establi la Ĉina-Afrikan Ekonomian kaj Komercan Ekspozicion kun la celo starigi platformon por ekonomia kaj komerca kunlaboro inter la du flankoj. Li esperis, ke la du flankoj fortigos la akordigon de agoj dum efektivigo de la ok ĉefaj agadoj proponitaj en la Pekina Pintkunveno, aktive esploros novan vojon de kunlaboro, nutros novajn punktojn por kreskigo de kunlaboro kaj antaŭenpuŝos ĉina-afrikan ekonomian kaj komercan kunlaboron al nova nivelo.

La ĉina registaro merkrede decidis plimalaltigi la realan interezprocenton de financado por malgrandaj kaj miniaturaj firmaoj.

Deklaro, publikigita post administra kunveno de la Ŝtata Konsilio, kiun prezidis ĉefministro Li Keqiang, diris, ke Ĉinio persistos en prudenta monpolitiko, kiu estos mildigita aŭ streĉita en la konvena grado, konservante racie sufiĉan likidecon por certigi, ke la reala interezprocento de la prunto por malgrandaj kaj miniaturaj firmaoj estos malaltigita.

La mekanismo pri merkata kvoto de interezprocento por la prunto de komercaj bankoj estos plibonigita, kaj samtempe mezgrandaj, malgrandaj kaj miniaturaj firmaoj ĝuos pli da subteno en financado per obligacioj kaj aliaj rimedoj.

La deklaro diris, ke financaj institucioj devas emisii pli da obligacioj ĉi-jare ol 2018, klopodante superi 180 miliardojn da juanoj (26,18 miliardoj da usonaj dolaroj) en 2019. Kelkaj urboj kondukos tri-jaran provon de reformo por plibonigi financajn servojn al privataj, malgrandaj kaj miniaturaj firmaoj. La registaro ankaŭ vastigos financadon garantiitan per intelekta proprieto por mildigi malfacilecon de financado por privataj, malgrandaj kaj miniaturaj firmaoj.

Ĉina delegito al la UN diris marde, ke Ĉinio zorgas pri la humanitara situacio en Sirio kaj subtenas senlacajn klopodojn de la UN por plibonigo de la humanitara situacio en Sirio.

Wu Haitao, konstanta vicreprezentanto de Ĉinio al la UN, faris la rimarkojn en publika kunveno pri la humanitara situacio en Sirio, kiun okazigis la Sekureca Konsilio de la UN. Li diris, ke la internacia komunumo zorgas pri la humanitara situacio en la siria regiono Idlib, kaj la Sekureca Konsilio okazigis plurajn rilatajn kunvenojn; la ĉina flanko esperas, ke rilataj diskutoj helpos profundan komunikadon inter la membroj de la Sekureca Konsilio kaj kompletan komprenon de la situacio. Li diris, ke Ĉinio subtenas Rusion kaj Turkion en plua efektivigo de la memorando subskribita de ili en la lasta septembro por mildigo de konfliktoj en Idlib, kaj vokas la internacian komunumon unuigi normojn pri batalo kontraŭ terorismo laŭ koncernaj rezolucioj de la Sekureca Konsilio.

Wu akcentis, ke por fundamente mildigi la humanitaran situacion en Sirio, la procezo de politika traktado devas esti antaŭenigita plue, kaj la ĉina flanko subtenas la rolon de la UN kiel ĉefa kanalo de la mediaciado kaj subtenas la klopodojn de Geir Pedersen, speciala sendito de ĝenerala sekretario de la UN por serĉado de solvo akceptebla al ĉiuj partioj laŭ la principo de la rezolucio 2254 de la Sekureca Konsilio.

Merkrede en la Ŝanhaja Nova Internacia Ekspoziciejo malfermiĝis la 3-taga Monda Konferenco pri Poŝtelefono 2019.

Dum la konferenco, Ĉina Komunikila Grupo surloke starigis regionon por telekomunika interagado kun superalta difino, kaj unuafoje sukcese realigis longdistancan transmision de televida enhavo kun superalta difino 8K per sia novmediata platformo bazita sur la kvina-generacia telekomunika teknologio.

La rusa Federacia Konsilio, la supera ĉambro de la parlamento, merkrede aprobis leĝprojekton suspendi la Traktaton pri Mezdistancaj Nukleaj Fortoj subskribita inter la iama Sovetunio kaj Usono en 1987.

Frants Klintsevich, membro de la Komitato pri Defendo kaj Sekureco de la Federacia Konsilio, diris, "Rusio faris sian plejeblon por konservi la traktaton, sed lasi la retiron de Usono sen respondo signifas oferi la interesojn de nia nacia sekureco. Samtempe ni pretas reveni al la plenumado de la traktato en iu ajn tempo."

La rusa Ŝtata Dumao, la malsupera ĉambro de la parlamento, aprobis la leĝprojekton prezentitan de rusa prezidento Vladimir Putin en la 18a de junio. Putin decidis ĉesigi la partoprenon de Rusio en la Traktaton pri Mezdistancaj Nukleaj Fortoj en februaro por reagi al la usona decido pri retiro el la traktato post ses monatoj ekde februaro.

La omana Ministerio de Eksterlandaj Aferoj merkrede anoncis, ke la omana registaro decidis malfermi sian ambasadorejon en la palestina urbo Ramallah.

La ministerio publikigis deklaron en sia oficiala retejo, dirante, ke ĝi sendos delegacion al Ramallah por fari preparon pri konstruado de la ambasadorejo, esprimante la subtenon de Omano al la palestina popolo.

Palestina ambasadoro al Omano, Tayseer Farhat, diris en intervjuo kun raportistoj, ke la decido de la omana registaro pri starigo de ambasadorejo en Ramallah estas grava paŝo por subteno al la afero de la palestina popolo, kaj tio ne nur montras, ke Omano ĉiam staras ĉe la palestina popolo, sed ankaŭ reflektas la subtenon de Omano al la palestina popolo en malfacilaj cirkonstancoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin