Novaĵoj (Junio 28)

(GMT+08:00) 2019-06-28 15:16:45     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 28a de junio, vendrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Xi urĝas la Grupon 20 brakumi disvolvajn oportunojn per pli granda malfermiteco kaj kungajna kunlaboro; Ĉina kaj japana gvidantoj atingis dek-punktan konsenton pri plibonigo de duflankaj rilatoj. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

La 14a Pintkunveno de la Grupo 20 komenciĝis vendrede en la japana urbo Osako, fokusiĝante al demandoj pri la tutmonda ekonomio, multflanka komerco kaj disvolvado. Dum la dutaga pintkunveno la ĉeestantoj diskutos ankaŭ pri aliaj demandoj, inkluzive de dungado, rajtigo al virinoj kaj sano.

Japana ĉefministro Shinzo Abe bonvenigis la gvidantojn de la 20 ĉefaj ekonomioj de la mondo kaj aliaj partoprenantojn antaŭ la komenco de la pintkunveno. Parolante pri la unua tago de la pintkunveno, Abe, kies lando nun servas kiel prezidanto de la Grupo 20, diris, ke li profunde zorgas pri la nuna komerca medio, kaj necesas puiblikigo de forta mesaĝo pri libera, justa kaj nediskriminacia komerco. Li alvokis la Grupon 20 uzi ĉiujn politikajn ilojn por akceli tutmondan ekonomion.

Ĉina prezidanto Xi Jinping alvokis la Grupon 20 brakumi disvolvajn oportunojn per pli granda malfermiteco kaj serĉi kungajnajn rezultojn per pli bona kunlaboro, por konduki ekonomian tutmondigon al la ĝusta direkto.

Xi faris la rimarkojn dum sia parolado en la 14a Pintkunveno de la Grupo 20 en la japana urbo Osako. Li vokis la Grupon 20 fokusiĝi pri komunaj interesoj kaj longtempa disvolvado, kaj sin devontigi al realigo de longedaŭra paco kaj prospero de la mondo kaj kontentigo de la vivo de tutmondaj popoloj. Li avertis la Grupon 20 ne fari neinversigeblan historian eraron pro portempa miopeco.

Ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede alvokis BRICS-landojn plifortigi sian strategian partnerecon kaj akceli la plibonigon de tutmonda regado.

Xi faris la rimarkojn dum kunveno kun gvidantoj de aliaj BRICS-landoj flanke de la pintkunveno de la Grupo 20 en la japana urbo Osako.

La gvidantoj diris, ke la nuna mondo estas plena de necerteco, kaj la internacia komunumo alfrontas defiojn de unuflankeco kaj protektismo kaj malfortiĝo de internacia komerca regularo kaj la Monda Organizo pri Komerco, kaj ke BRICS-landoj devas fortigi kunordigon kaj ludi sian gvidan rolon, protekti multflankecon kaj internacian komercan sistemon bazitan sur reguloj, antaŭenigi starigon de reciproke respekta, justa kaj daŭripova komerca reĝimo, ellabori pli ekvilibran tagorgon pri internacia komerca intertraktado kaj fari pli grandan kontribuon por komuna prospero kaj monda ekonomia kresko.

Tiutage en Osako, prezidanto Xi prezidis kunvenon de gvidantoj de Ĉinio kaj afrikaj landoj. Li diris, ke la Pekina Pintkunveno de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro malfermis la novan epokon de ĉina-afrikaj rilatoj, kaj ke la ĉina flanko sekvos la ideon de sincereco, veraj rezultoj, amikeco kaj bonintenco kaj ĝustan vidpunkton pri justo kaj interesoj kaj komplete plenumos siajn promesojn al Afriko.

Ĵaŭde en Osako, ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun japana ĉefministro Shinzo Abe. La du flankoj atingis dek-punktan konsenton.

La du gvidantoj akcentis observi principojn difinitajn en la kvar politikaj dokumentoj de la du landoj kaj efektivigi la politikan interkonsenton, ke la du landoj estas kunlaboraj partneroj kaj ne minacas unu la alian. La du flankoj konsentis subteni striktan kontakton, altigi altnivelan gvidadon kaj senĉese akceli politikan reciprokan konfidon. La du flankoj promesis profundigi kunfandiĝon de interesoj, fortigos pragmatan kunlaboron en sciencteknika novigo, protekto de intelekta proprieto, ekonomio, komerco, investo, financo, kuracado kaj sano, zorgado de maljunuloj, energiŝparado kaj mediprotekto, turismo kaj aliaj. Kiel gravaj kontribuantoj de aziaj civilizacioj, Ĉinio kaj Japanio devas heredi kaj disvastigi fruktojn de aziaj civilizacioj, iniciati egalan dialogon kaj interŝanĝojn kaj kontinue fortigi interŝanĝojn kaj kunlaboron kun profunda historia kaj kultura origino. Ili diris, ke la du flankoj devas aktive evoluigi interpopolajn amikajn interŝanĝojn kaj akceli reciprokan komprenon. La du gvidantoj reasertis, ke la du flankoj devas fortigi interŝanĝojn kaj kunlaboron en sekureco, aktive antaŭenigi konstruadon de konstruemaj sekurecaj rilatoj kaj difini strategian reciprokan konfidon kaj reciprokan profiton. La du flankoj devas taŭge solvi tiklajn demandojn kaj konstrueme regi diverĝojn. Kiel gravaj aziaj landoj kaj ĉefaj ekonomioj, Ĉinio kaj Japanio devas kune protekti multflankecon kaj liberkomercan sistemon, aktive gvidi regionan integriĝon, akceli komunan disvolviĝon de ĉiuj landoj, kaj plenumi internacian devon kaj kune trakti tutmondajn defiojn.

La Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) ĵaŭde urĝis Usonon prezenti realisman proponon al Pjongjango por rekomenci la duflankan intertraktadon pri la duoninsula demando.

Ĝenerala direktoro de la Departemento pri Amerikaj Aferoj en la Ministerio de Eksterlandaj Rilatoj de la KDPR Kwon Jong Gun diris en deklaro, ke Usono nun parolas multe pri dialogo kun la Pjongjango dum obstina persisto en siaj malamikaj agoj kontraŭ la KDPR.

Venezuela ministro pri telekomuniko kaj informo Jorge Rodriguez diris merkrede, ke la venezuela registaro lastatempe malsukcesigis intencon de la opozicio pri puĉo.

Rodriguez diris, ke la opozicio planis okazigi puĉon en la 23a kaj 24a de tiu ĉi monato por subfosi la nacian stabilecon. Laŭ la plano, la opozicio intencis liberigi eksan ministron pri defendo Raul Baduel, kiu estas enprizonigita pro proprigo de publikaj posedaĵoj kaj subfosado de nacia unueco, regi la aerarmean bazon oriente de la ĉefurbo Karako. Se la puĉo sukcesus, la opozicio deklaros Baduel prezidento por anstataŭi parlamentan prezidanton Juan Guaido, kiu pretendis esti provizora prezidento en januaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin