Ĉina kaj usona ŝtatestroj renkontiĝis

(GMT+08:00) 2019-06-29 11:30:17     Redaktoro:Selena

Je la 11a horo kaj 50a minutoj de la 29a de junio laŭ la loka tempo, ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun usona prezidento Donald Trump en internacia centro de ekspozicio en la japana urbo Osako.

Xi diris, ke li tre ĝojas renkontiĝi kun Trump en Osako. Antaŭ 48 jaroj, t.e. en 1971, komenciĝis "tablotenisa diplomatio". En 1979, Ĉinio kaj Usono establis la diplomatiajn rilatojn. En pasintaj 40 jaroj post establiĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono, internacia situacio kaj la ĉina-usonaj rilatoj ŝanĝiĝis, tamen unu fakto ne ŝanĝiĝis, t.e. la du landoj devas sekvi la principojn de ne-konflikto, ne-alfrontado, reciproka respekto kaj kungajna kunlaboro. Xi aldonis, ke lastatempe li kaj Trump tenis striktan komunikadon kaj hodiaŭ li volas interŝanĝi opiniojn kun Trump pri fundamentaj problemoj koncernaj al disvolviĝo de la rilatoj de ambaŭ flankoj por difini direkton de la disvolviĝo en la estonta periodo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin