Diversaj partioj decidis plue komplete kaj efike plenumi ampleksan interkonsenton pri nuklea demando de Irano

(GMT+08:00) 2019-06-29 13:45:00     Redaktoro:祃璟琳

Vendrede en Vieno, Aŭstrio, okazis kunveno de koalicia komitato pri ampleksa interkonsento pri irana nuklea demando. Estro de departemento pri militregado de ĉina Ministerio de Eksterlandaj AferojFu Cong ĉeestis kun delegacio.

Fu diris, ke ne ŝanĝiĝos la decido de Ĉinio pri protekto de la ampleksa interkonsento kaj baldaŭ akcelos la transforman konstruadon de pezakva reaktoro de Arak.

Ĉiuj ĉeestantoj esprimis volon plue antaŭenigi kompletan kaj efikan plenumadon de la ampleksa interkonsento kaj subtenon al la Internacia Atom-Energia Agentejo objektive kaj juste plenumi siajn devojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin