Xi: diverĝoj inter Ĉinio kaj Usono pri estos solvata per dialogo kaj interkonsiliĝo

(GMT+08:00) 2019-06-29 14:07:24     Redaktoro:祃璟琳

Sabate en la renkontiĝo kun usona prezidento Donald Trump en Osako, Japanio ĉina prezidanto Xi Jinping akcentis, ke la ekonomia kaj komerca kunlaboro inter Ĉinio kaj Usono esence estas reciprokprofita kaj duoble gajna. La du landoj devas fariĝi bonaj partneroj de kunlaboro. Ĉinio sincere volas daŭrigi intertraktadon kun Usono, regi diverĝojn por solvi zorgojn inter si, kondiĉe ke la intertraktado estas egala kaj montras reciprokan repekton. En demandoj rilataj al suvereneco kaj digno, Ĉinio nepre devas protekti siajn kernajn interesojn. Kiel du plej potencaj ekonomioj de la mondo, la diverĝoj inter Ĉinio kaj Usono pri estos solvata per dialogo kaj interkonsiliĝo.

Trump diris, ke Usono esperas taŭge solvi komercan ekvilibron per interkonsiliĝo kaj liveri justan trakton al dulandaj entreprenoj. Usono ne plu aldonos novajn impostojn sur produktoj eksportataj de Ĉinio kaj esperas, ke Ĉinio multigos eksportadon al Usono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin