Xi Jinping renkontiĝis kun Donald Trump

(GMT+08:00) 2019-06-29 14:21:15     Redaktoro:祃璟琳

Sabate en Osako, Japanio ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun usona prezidento Donald Trump. La du ŝtatestroj profunde interŝanĝis opiniojn pri fundamentaj demandoj en la dulandaj rilatoj, ekonomia kaj komerca konflikto inter Ĉinio kaj Usono kaj internaciaj kaj regionaj demandoj de komunaj zorgoj, difinis direkton al disvolviĝo de la dulandaj rilatoj en la venonta periodo kaj konsentis antaŭenigi la dulandajn rilatojn sur akordiga, kunlabora kaj stabila bazo.

Xi diris, ke la ĉina-usonaj rilatoj estas unu el la plej gravaj duflankaj rilatoj en la mondo. Nun la rilatoj vizaĝas al iuj malfaciloj, kiuj ne konformas al la interesoj de ambaŭ flankoj. Tamen la du landoj ne devas sin droni en tiel nomatan konflikton, sed devas akceli unua la alian por komuna disvolviĝo.

Trump akcentis, ke li persone ne estas malamika kontraŭ Ĉinio kaj trezoras bonajn rilatojn kun Xi. Li volas fortigi kunlaboron kun Ĉinio.

Xi Jinping akcentis, ke la ekonomia kaj komerca kunlaboro inter Ĉinio kaj Usono esence estas reciprokprofita kaj duoble gajna. La du landoj devas fariĝi bonaj partneroj de kunlaboro. Ĉinio sincere volas daŭrigi intertraktadon kun Usono, regi diverĝojn por solvi zorgojn inter si, kondiĉe ke la intertraktado estas egala kaj montras reciprokan repekton. En demandoj rilataj al suvereneco kaj digno, Ĉinio nepre devas protekti siajn kernajn interesojn. Kiel du plej potencaj ekonomioj de la mondo, la diverĝoj inter Ĉinio kaj Usono pri estos solvata per dialogo kaj interkonsiliĝo. Li akcentis, ke Ĉinio esperas, ke Usono juste traktos ĉinajn entreprenojn kaj studentojn en Usono kaj garantios normalan kunlaboron inter dulandaj entreprenoj en ekonomio kaj komerco kaj ordinarajn interŝanĝojn inter la du popoloj.

Trump diris, ke Usono esperas taŭge solvi komercan ekvilibron per interkonsiliĝo kaj liveri justan trakton al dulandaj entreprenoj. Usono ne plu aldonos novajn impostojn sur produktoj eksportataj de Ĉinio kaj esperas, ke Ĉinio multigos eksportadon al Usono. Li diris, ke Ĉinio havas multajn elstarajn lernantojn kaj li ĉiam bonvenigas ĉinajn studentojn lerni en Usono.

Xi Jinping eksplikis la principojn kaj starpunktojn de la ĉina registaro pri tajvana demando. Trump diris, ke li donis altan gravecon al zorgo de Ĉinio pri Tajvano kaj Usono plue sekvos la politikon de unu Ĉinio.

Xi Jinping reasertis, ke Ĉinio subtenas, ke gvidantoj de Usono kaj Korea Demokratia Popola Respubliko tenas dialogan kontakton kaj esperas, ke la du flankoj flekseble kiel eble plej frue restarigi dialogon por trovi vojon solvante zorgojn inter ili. Ĉinio volas plue ludi kontrueman rolon.

Trump diris, ke Usono donis altan gravecon al la grava rolon de Ĉinio en la demando de la Korea Duoninsulo kaj volas teni kontakton kaj akordigon kun Ĉinio.

Trump diris, ke Usono esperas taŭge solvi komercan ekvilibron per interkonsiliĝo kaj liveri justan trakton al dulandaj entreprenoj. Usono ne plu aldonos novajn impostojn sur produktoj eksportataj de Ĉinio kaj esperas, ke Ĉinio multigos eksportadon al Usono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin