Trump: usonaj entreprenoj povos plu vendi partojn al Huawei

(GMT+08:00) 2019-06-29 17:41:55     Redaktoro:邱杰明

Sabate posttagmeze usona prezidento Donald Trump diris en la gazetara konferenco post la ferma ceremonio de la Pintkunveno de la Grupo 20, ke la usonaj entreprenoj povos plu vendi partojn al la ĉina teknologia firmao Huawei.

Trump diris, ke la usonaj entreprenoj akiras profitojn de delzoj da miliardoj da usonaj dolaroj per vendo de komercaĵoj al Huawei ĉiujare. Demandite ĉu Usono elstrekos Huawei el la listo de entoj kies importoj el Usono estas limigitaj, li diris, ke oni diskutos pri tio en la venontaj tagoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin