Antaŭenpuŝi la komercan konsiliĝon inter Ĉinio kaj Usono per egaleco kaj respekto

(GMT+08:00) 2019-06-29 18:59:08     Redaktoro:邱杰明

Sabate en Osako, Japanio ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun usona prezidento Donald Trump. La du ŝtatestroj konsentis restarigi ekonomian kaj komercan interkonsiliĝon surbaze de egaleco kaj reciproka respekto. Usono diris, ke ĝi ne aldonos plu novajn impostojn sur produktoj eksportataj de Ĉinio. Ambaŭ flankoj diskutos pri detalaj demandoj.

Restarigo de la ekonomia kaj komerca interkonsiliĝo inter Ĉinio kaj Usono ellasis pozitivan signalon, konformas al volo de la du popoloj, konformas al atendo de la mondo kaj utilas al mildigo de la streĉeco de la merkato.

Kiel du plej potencaj ekonomioj de la mondo, la diverĝoj inter Ĉinio kaj Usono pri estos solvata per dialogo kaj interkonsiliĝo. Li akcentis, ke Ĉinio esperas, ke Usono juste traktos ĉinajn entreprenojn kaj studentojn en Usono kaj garantios normalan kunlaboron inter dulandaj entreprenoj en ekonomio kaj komerco kaj ordinarajn interŝanĝojn inter la du popoloj.

Ĉinio kaj Usono estas la du grandaj komercaj landoj. Ekzistas malakordon en la kunlaborado inter la du landoj, kio estas norma. Dum la jaro, la ĉina flanko akcelis atingi la interkonsenton, kiu la du flankoj povas akcepti. Tamen, la usona flanko faris premon daŭre, kio kaŭzis la malvenkon de la komerca konsiliĝo. En junio, la Monda Banko publikigis raporton kaj diris, ke la tutmonda ekonomia kresko de ĉijaro kaj la venonta jaro estis plu malaltigitaj je 2,6% kaj 2,7%, kiu estas 0,3 kaj 0,1 procentopunktoj pli malalta ol la januara prognozo.

Ĉinio sincere volas daŭrigi intertraktadon kun Usono, regi diverĝojn por solvi zorgojn inter si, kondiĉe ke la intertraktado estas egala kaj montras reciprokan repekton. En demandoj rilataj al suvereneco kaj digno, Ĉinio nepre devas protekti siajn kernajn interesojn. Kiel du plej potencaj ekonomioj de la mondo, la diverĝoj inter Ĉinio kaj Usono pri estos solvata per dialogo kaj interkonsiliĝo.

En la renkontiĝo de la du ŝtatestroj en Osako, Usono diris, ke ĝi ne aldonos plu novajn impostojn sur produktoj eksportataj de Ĉinio. Ĉinio esperas, ke ambaŭ flankoj kapti la malfacile akiritan ŝancon, efektivigi la spiriton de ĉifoja renkontiĝo per efektivigo kaj diskuti konkretajn demandojn surbaze de egaleco kaj reciproka respekto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin