Fermiĝis Pintkunveno de G20

(GMT+08:00) 2019-06-30 14:56:42     Redaktoro:Pluveta

Sabate en japana urbo Osako fermiĝis la 14a Pintkunveno de la Grupo 20. La deklaro sankciita en la pintkunveno diris, ke la Grupo 20 sin dediĉas al realigo de libera, egaleca, nedisminacia, travidebla kaj stabila komerca kaj investa medio.

La 2-taga pintkunveno pasigis la Osakan Deklaron de Gvidantoj de G20. La deklaro diris, ke nun la tutmonda ekonomio estas stabila kaj milde kreskos de la lastaj monatoj de la kuranta jaro ĝis 2020. Tamen ankoraŭ ekzistas malaltiĝa risko de la ekonomio.

La deklaro emfazis, ke la internaciaj komerco kaj investo estas gravaj movfortoj por kresko, produkto, novigo, enlaboriĝo kaj disvolviĝo. Diversaj flankoj sin dediĉas al al realigo de libera, egaleca, nedisminacia, travidebla kaj stabila komerca kaj investa medio kaj tenas malferman merkaton.

La deklaro ankaŭ subtenas la reformadon de la Monda Komerca Organizo por bonigi ĝian administradon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin