Israelo faris aeratakojn al siriaj militaj objektivoj

(GMT+08:00) 2019-07-01 13:56:23     Redaktoro:Li

Lunde la siria armeo diris, ke tiufrumatene israelaj ĉasaviadiloj atakis multajn militajn objektivojn de Sirio.

La Siria Ŝtata Televido citis sirian armean informon en sia raporto, ke israelaj ĉasaviadiloj pafis misilojn al siria ĉefurbo kaj la provinco Homs, kaj la siria kontraŭaviadila sistemo faris interkapton kaj paffaligis plurajn misiloj.

Dum la pasinta monato, la siria suda regiono kaj la privinco Homs suferis israelajn misilajn atakojn, kiuj kaŭzis grandajn perdojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin