Novaĵoj (Julio 01)

(GMT+08:00) 2019-07-01 16:15:14     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas lundo, la 1a de julio. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Estas publikigita la parolado de prezidanto Xi en kunveno pri kampanjo de grava eduado; mallongigo de negativa listo markas novan trarompon de Ĉinio en merkata malfermo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

La parolado de Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), en grava kunveno en la 31a de majo por komenco de la kampanjo kun la temo "fidele al nia komenca misio" inter ĉiuj partianoj, estas publikigita lunde en la 13a numero de la gazeto Qiushi.

Xi, ankaŭ ĉina prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, montris en la parolado, ke serĉado de feliĉo por la ĉina popolo kaj rejunigo de la ĉina nacio estas la originaj aspiro kaj misio de la Partio, kaj la fundamenta movforto de la heroa batalo de generacioj de membroj de la KPĈ. La partia fundamenta celo tutkore servi al la popolo kaj ĝia historia misio realigi nacian rejunigon devas esti firme konservataj en la memoro.

Xi diris en la parolado, ke la kampanjo devas obei altajn normojn kaj striktajn postulojn, puŝi membrojn de la Partio korekti kaj ĝustigi sin kun klara celo, eviti la praktikon de formalaĵoj por formalismo kaj burokratismo, kaj helpi solvadon de gravaj problemoj, pri kiuj la popolo forte zorgas. Li diris, ke la fundamenta tasko profunde studi kaj efektivigi la penson pri socialismo kun ĉinaj trajtoj por nova epoko, forĝi la politikan karakteron de lojaleco, honesteco kaj akra sento de respondeco, kaj unuigi la ĉinan popolon de ĉiuj etnogrupoj kaj gvidi ilin kune strebi por realigi la grandan revon devas esti firme kaptita, por certigi, ke la kampanjo atingos deziratan efikon.

Ĉinio dimanĉe publikigis negativajn listojn reviziitajn por merkataliro de fremda investo, enkondukante pli vastan malfermon kaj permesante al eksterlandaj investantoj regi plimulton da akcioj aŭ komplete posedi entreprenojn en pli da sektoroj. Kaj antaŭ malpli ol 48 horoj, en la Osaka Pintkunveno de la Grupo 20, ĉina prezidanto Xi Jinping deklaris, ke Ĉinio plilarĝigos la malfermon en kvin kampoj. Tio markis grandan intenson de la merkta malfermo de Ĉinio.

La negativa listo estis mallongigita de 48 artikoloj ĝis 40, kaj ankaŭ la negativa listo samtage publikigita por liberkomercaj eksperimentaj regionoj estis mallongigita de 45 artikoloj ĝis 37. La nove malfermitaj kampoj inkluzivas agrikulturon, minindustrion, manufakturadon, transportadon, valoraldonan telekomunikadon, bazajn instalaĵojn kaj kulturan sektoron. Laŭ la nova negativa listo, liberkomercaj zonoj rajtas fari pionirajn provojn pri la malfermo, kaj estas nuligitaj restriktoj al ili en kaptado de akvaj produktoj kaj presado de eldonaĵoj. Per la firma agado de senĉesa vastigo de la malfermo Ĉinio trankviligis fremdlandajn entreprenojn en la ĉina ĉeftero kaj faris novan kontribuon al kunlaboro de tutmondaj industriaj ĉenoj.

La nova negativa listo malfermos novan spacon por novaj negocoj de fremdlandaj entreprenoj en Ĉinio. Nun, fremdlandaj firmaoj en Ĉinio kreas ĉirkaŭ duonon de la ĉina eksterlanda komerco kaj ĉirkaŭ kvaronon de la profitoj de grandaj industriaj entreprenoj.

Ne nur japanaj entreprenoj, sed ankaŭ multaj alilandaj firmaoj prenas la ĉinan merkaton kiel gravan apogilon de siaj tutmondaj strategioj kaj pliigas sian investon en Ĉinio. La mallongigo de la nova negativa listo ne nur komunikas al la ekstero la grandan agadkapablon de Ĉinio en senĉesa vastigo de la malfermo, sed ankaŭ liveras politikan garantion por la aliro de fremda investo.

Laŭ la nove publikigita, ekde la 30a de julio Ĉinio plue malstreĉos aŭ nuligos restriktojn al fremda investo en la kampoj de agento de ŝipoj, urba gaso, kinejoj, manaĝero pri prezentado, valoraldona telekomunikado kaj olegasa ekspluatado. Fakuloj diris, ke renovigo de la negativa listo markis profundigon kaj vastigon de la merkata malfermo de Ĉinio al la ekstero, kaj grandigo de la spaco por merkataliro de fremda investo rekte respondis al la atendo de la ekstero.

Negativa listo pri fremda investo estas fundamenta bazo por la administrado pri nacia traktado kaj negativa listo antaŭ la merkataliro. Ĉinio donas nacian traktadon al fremda investo ekster la negativa listo. La negativa listo publikigita de la Nacia Komisiono pri Disvolvado kaj Reformo kaj la Ministerio de Komerco en la 30a de junio estis mallongigita de 48 artikoloj ĝis 40, kaj antaŭ la negativa listo samtage publikigita por liberkomercaj eksperimentaj regionoj estis mallongigita de 45 artikoloj ĝis 37.

Liu Qingbin, direktoro de la Pekina Centro de Jokohama Nacia Universitato, opiniis, ke la profundigo kaj vastigo de la malfermo montris, ke Ĉinio rapidigis ritmojn de la merkta malfermo. Laŭ la praktiko de la negativa listo kaj renovigo de la negativa listo, Ĉinio agas konforme al internaciaj normoj kaj rapidigas ritmojn de malfermo. Liu diris ankaŭ, ke ankaŭ la malfermo de la kultura sektoro reflektas la fortiĝantan kulturan fidon de Ĉinio.

Usona prezidento Donald Trump kaj Kim Jong Un, la plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR), dimanĉe renkontiĝis en la interkorea landlima vilaĝo Panmunjom.

Trump, kiu atingis Sud-Koreion sabate nokte, post kiam li ĉeestis la Pintkunvenon de la Grupo 20 en Japanio, okazigis intertraktadon kun sud-korea prezidento Moon Jae-in dimanĉe matene, kaj poste li iris al Panmunjom per helikoptero ĉirkaŭ tagmezo. Trump salutis Kim kaj manpremis kun li ĝuste super la milita demarkcio, markita per malalta betona slabo. Kune kun Kim, Trump transiris la militan demarkcion al la flanko de la KDPR en Panmunjom, fariĝante la unua servanta usona prezidento sur la teritorio de la KDPR. Sur la flanko de la KDPR, la du gvidantoj denove manpremis kaj fotiĝis antaŭ ol transiri la militan demarkcion al la sud-korea flanko.

Poste la du gvidantoj okazigis nepublikan intertraktadon dum ĉirkaŭ 50 minutoj en la Libera Hejmo, konstruaĵo de Sud-Koreio. Kim diris antaŭ la interparolado, ke ilia manpremo en la loko simbolanta la dividiĝon de Koreio markas, ke la KDPR kaj Usono montras fizionomion tute diferencan de la antaŭaj longperiodaj malamikaj rilatoj. Trump diris, ke estas historia tago. Li dankis Kim pro lia akcepto de la invito kaj diris, ke rilatoj inter Usono kaj KDPR multe pliboniĝis en la lasta periodo.

Dimanĉe en Hanojo, Vjetnamio kaj la Eŭropa Unio subskribis liberkomercan interkonsenton kaj interkonsenton pri protekto de investo. La du flankoj konsentis laŭgrade redukti ĝis nuligi 99% de tarifoj sur la duflanka komerco. Vjetnamio fariĝis la dua sudorient-azia lando, kiu subskribis liberkomercan interkonsenton kun la EU, post Singapuro.

Lunde la siria armeo diris, ke tiufrumatene israelaj ĉasaviadiloj atakis multajn militajn objektivojn en Sirio. La Ŝtata Televido citis informon de la siria armeo en sia raporto, ke israelaj ĉasaviadiloj pafis misilojn al la siria ĉefurbo kaj la provinco Homs, kaj la siria kontraŭaviadila sistemo faris interkapton kaj paffaligis plurajn misilojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin