Usona prezidento Trump kaj gvidanto de KDPR Kim renkontiĝis en Panmunjom

(GMT+08:00) 2019-07-01 12:43:56     Redaktoro:Yu

Usona prezidento Donald Trump kaj Kim Jong Un, la plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR), dimanĉe renkontiĝis en la interkorea landlima vilaĝo Panmunjom.

Trump, kiu atingis Sud-Koreion sabate nokte, post kiam li ĉeestis la Pintkunvenon de la Grupo 20 en Japanio, okazigis intertraktadon kun sud-korea prezidento Moon Jae-in dimanĉe matene, kaj poste li iris al Panmunjom per helikoptero ĉirkaŭ tagmezo.

Trump salutis Kim kaj manpremis kun li ĝuste super la milita demarkcio, markita per malalta betona slabo.

Kune kun Kim, Trump transiris la militan demarkcion al la flanko de la KDPR en Panmunjom, fariĝante la unua servanta usona prezidento sur la teritorio de la KDPR.

En la flanko de la KDPR, la gvidantoj de la KDPR kaj Usono denove manpremis kaj fotiĝis antaŭ ol transiri la militan demarkcion al la sud-korea flanko.

Poste la du gvidantoj okazigis nepublikan intertraktadon dum ĉirkaŭ 50 minutoj en la Libera Hejmo, konstruaĵo de Sud-Koreio. Kim diris antaŭ la interparolado, ke ilia manpremo en la loko simbolanta la dividiĝon de Koreio markas, ke la KDPR kaj Usono montras fizionomion tute diferencan de la antaŭaj longperiodaj malamikaj rilatoj. Trump diris, ke estas historia tago. Li dankis Kim pro lia akcepto de la invito kaj diris, ke rilatoj inter Usono kaj KDPR multe pliboniĝis en la lasta periodo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin